LA "PASPORTA-SERVO-TEAMO" AKCEPTIS GASTOJN GXIS 2004
de
maldekstre: Gerhardo, Erveno, mi (Bernardo) kaj Manfredo
Post kiam mi en la
jaro1991/92 en la
eldono de Pasporta Servo
unuafoje aligxis kiel gastiganto por Erlangen, mi kredas ke tutcerte
neniu venos al mi, cxar ja - tia mi kredis - nur malmulte da homoj
regas Esperanton !!
Sed ... kiu priskribas mian surprizon ...tamen venis vere gastoj,
pri tio mi tre miregis. Sed post kiam konstante venis
gastojn trovigxis entute 3 amikoj (bonvolu legi la
detalojn en la cxapitro "Mia Esperanto Vivo")
por helpi prizorgi la gastojn. Se mi restus sole, mi certe tre baldau
ne plu nove konfirmus mian gastigantecon, sed cxar cxi tiuj amikoj
entuziasme helpis, mi
restis gastiganto kaj tion volonte ! Post cxirkau 13 jaroj
gastigademeco malkreskis la entuziasmon - lau mi kompreneble -
kaj oni faris la laboron simple kiel devigo. Ankau mi maljunigxis kaj
subite
gastoj pli gxenis min ol antaue !! Krom tio venis en la jaro 2004
parte gastoj, kiu ne gxojigis sed cxagrenis min. Pro tio cxio, mi
decidis fari pauzon kaj ek la jaro 2005 mi ne plu konfirmis mian
pretecon esti gastiganto en "Pasporta
Servo".
Pro tio
vi povas en mia retpagxo nur ankorau legi raportojn pri gastoj kiuj
trovis min pere de la adresaro de Pasporta Servo en la jaroj 2003 kaj
2004. En cxi tiuj jaroj oni ja ankorau trovis
mian nomon
kaj adreson en la adreslibro de "Pasporta
Servo". Sed cxar demandis min ankau poste kelkaj bonaj geamikoj
kiuj mi konis kaj sxatis, cxu ili
povus tranokti cxe mi, mi ne povis kaj volis rifuzi. Tiaj gastoj
venis ankorau en la jaro 2005. En la jaro 2007 vi nur povas legi pri
gastoj, kiuj eksteamano Gerhardo akceptis.
Se iam
foje en Erlangen alia samideano estus preta, igxi gastiganto en
Pasporta Servo, mi volonte helpus al li prizorgi la gastojn. Sed sole
respondeci mi ne plu volas esti. Malgrau tio mi povas aserti, ke la 14
jaroj en kiuj mi estis gastiganto, estis por mi neforgesebla tempo kun
multe da bonegaj rememoroj. Mi ricevis invitojn al reciprokajn viztiojn
en multaj landoj kaj mi volonte ankau akceptis multe da invitoj. Mi
vere neniam pentis, ke mi igxis gastiganto !