Raporto pri la gastoj en Erlangen en la jaro 2007, kvankam  mia nomo kaj adreso ne plu estas trovebla en la adreslibro de "Pasporta-Servo"

Raportanto: Bernhard Maurer

1. Hanna el Olsztyno post longa tempo denove vizitis Erlangen
  

Kiam en la eldono 1991/1992 mia adreso plej unufoje aperis kiel gastiganto en la adreslibro de "Pasporta Servo", estis unu de la plej unuaj gastoj Hanna kaj Ivonna el Olsztyn/Pollando. Kelkfoje mi poste vizitis - ankau kun la aliaj tiamaj teamanoj - Olsztyn kaj tie mi ankau konatigxis aliajn geamikojn. Sed cxar mia amiko kaj eks-teamano Erveno tre sxatis Hanna-n, ni ankau gxis hodiau ne perdigxis la kontakton. Li cxiam svarmadis de Hanna !!

Nun en la jaro 2007 faris Hanna al Erveno grandan gxojon !! Sxi vizitis kune kun la edzo denovfoje Erlangen en la tempospaco de 30.6.2007 - 1.7.2007 (do nur dum la semajnfino) kaj la eksteamano Gerhardo akceptis ilin kiel gastoj.


Amiko kaj eksteamano Erveno kun la amata Hanna el Olsztyn - sxi felicxigis lin per la vizito



2. Malnova amikino Stanislava el Litovio denove vizitis la amikojn en Erlangen


Jam ofte vizitis nin la samideanino Stanislava el Litovio

Mi ne plu scias la jaron, kiam Stanislava, la instruistino por la germana lingvo en Salcininkaj/Litovio skribis al mi kaj demandis cxu estus eble, ke sxi povas pasigi la feriojn en Erlangen. Sxi sciigis min, ke al sxi kiel instruistino por la germana lingvo, mankas la ebleco por ekzercado de la germana lingvo kaj sxi esperis plibonigi la lingvokonojn per tio. Por nia teamo estis tio unue granda problemo, kaj ni jam pripensis kiel ni povus helpi al sxi, subite mi havis bonegan ideon. La edzino de mia amiko Wolfram Menzel forlasis lin kaj li devis sole prizorgi domon kaj kelkaj infanoj kaj samtempe labori cxe la firmao Siemens. Mi demandis lin, cxu li ne povus bezoni Stanislava-n kaj li dankema akceptis mian proponon. En cxi tiu maniero mi povis ambau personojn helpi. Wolfram, kiu havis problemon kaj Stanislava kiu ankau havis problemon.

En cxi tiu tempospaco povis Stanislava ankau konatigxi kelkajn Esperanto-gastojn de mi kaj Gerhardo. Gxis hodiau mi volonte memoras, ke sxi foje cxe mi kuiris supon kune kun cxinan gaston, kiu nomigxas Peng !! Sed ankau kelkaj aliaj gastoj sxi povis konatigxi en Erlangen.

Cxar sxi ankau poste cxiam denove vizitis Erlangen kaj amiko kaj eksteamano Gerhardo akceptis sxin kiel gasto, la kontakto neniam perdigxis. Nun, en la tempo de

21.6.2007 - 6.7.2007 Stanislava do denove vizitis la amikojn en Erlangen. Gerhardo planis jenan programon por Stanislava:


Jxaudo, la 21.6.2007: Vizito de kunveno de la Esperanto-grupo Nürnberg

 

Vendredo, la 22.6.2007: Invito de Gerhardo en sia logxejo kun mangxajxo kaj trinkajxoj. Partoprenis kelkaj  Esperanto-geamikoj  el Erlangen kaj cxirkaujxo.


Dimancxo, la 24.6.2007: Invito de mi al kelkaj Esperanto-amikoj okaze de la alveno de Stanislava. Erveno kuiris rostitajn kolbasojn kaj saurkrauto.


Lundo, la 25.6.2007: Vizito de la Esperanto-kunveno en Forchheim

 

Jxaudo, la 28.6.2007: Vizito de la Esperanto-kunveno en Nürnberg

 

Sabato, la 30.6.2007: Partopreno cxe Esperanto-informstando de festo por infanoj en Erlangen


Mardo, la 3.7.2007: Vizito de Stanislava de la dokumentadcentro Nürnberg, pri la tempo kiam Hitler regxis en Germanio (en la planita kongresa halo) kune kun mi.


Merkredo, la 4.7.2007: Vizito de la Esperanto-kunveno en Erlangen
 

Vendredo, la 6.7.2007: Eksteamanoj Manfredo kaj Gerhardo veturas kun Stanislava al la flughaveno en Nürnberg. Adiauo de Stanislava


Fotoj sekvas, se ili estas rivelita.



3. Urszula kun edzo el Svedujo tranoktas cxe mi
 


Kun Urszula mi jam suficxe longe korespondas kaj kiam sxi nun planis kune kun la edzo Thomas veturi unue al Bosnio-Herzigovina kaj poste al Maribor/Slovenio por partopreni la europan Esperanto-Kongreson tie, sxi demandis min, cxu ili povas tranokti cxe mi de la 18.7.2007 - 19.7.2007. Nu, mi ne plu estas gastiganto en "Pasporta Servo", sed kompreneble mi akceptos ankorau bonajn geamikojn, se ili tion deziras. Do, mi reskribis ke jes.

Do mi invitis kelkajn gastojn kaj Erveno kuiris la jam famajn rostitajn kolbasojn kaj saurkrauto. Ni multe babilis kaj ridis kaj Urszula skribis en mia libro por la gastoj jenan:

Kara Bernardo,
Mi kaj Thomas kore dankas vin por gastigado, bongustan vespermangxon kaj interesajn diskutojn
Nun ni atendas vin en Svedio.
Urszula kaj Thomas

Ankau dum la revojo al Svedujo ili tranoktis cxe mi. Ili alvenis ja la 4. de augusto 2007 cxirkau je la 18 a horo posttagmeze kaj daurigis la hejman vojagxon je la 5. de augusto 2007 cxirkau je la 8 a horo.

4. Anja, filino de Stanislava (gasto numero 2) kaj koramiko Dark tranoktis cxe mi


Anja, la filino de Stanislava kaj Dark, la koramiko de sxi cxe mi

Vendrede je la 3.8.2007 informis min Manfredo, ke venos Anja, la filino de Stanislava (vidu gasto numero 2) kaj sia koramiko al Erlangen. Mi demandis kie ili tranoktos, cxar Gerhardo, kiu havas la grandan logxejon ne estas hejme gxis dimancxe (4.8.2007) vespere. Li partoprenos cxe Esperanto-renkontigxo en Cxehxujo. Manfredo informis min, ke li solvos la problemon mem kaj unue ne akceptis mian proponon, ke la gastoj povus logxi al mi.

Je la sama tago mi ricevis ankau retleteron de Stanislava en kiu sxi raportis al mi la aferon. Ankau al sxi mi proponis, ke la filino Anja kaj la koramiko, povos tranokti cxe mi.

Sabate vespere - kiam mi sidis kun la gastoj el Svedujo (vidu gastoj numero 3) alvokis telefone Manfredo kaj demandis cxu la gastoj tamen povas tranokti cxe mi, sed nur gxis lundo (6.8.2007). Li planis demandi kaj konvinki Gerhardon post kiam li venos  hejmen (dimancxo 5.8.2007 vespere), ke li akceptu la ambau gastojn. Bone mi estis konsentite, kvankam mi dubis cxu Gerhardo tuj post la reveno de vojagxo akceptos gastojn.

Manfredo ankau informis min, ke la estontaj gastoj ekveturos el Litovio dimancxe frue ja la 4 a horo kaj volas atingi Erlangen je la sama tago !!! Post kiam mi raportis tion al mia sveda gasto Thomas, li diris al mi ke li dubas cxu tion estas farebla. La vojo estas tro longa por ke oni tion povas sukcesi en unu tago. Li pravos. Dimancxe vespere vokis min Manfredo kaj informis min, ke la gastoj nur estas cxe la landlimo. Eble igxos noktmezo au la 1 a horo nokte !!! Fakte la gastoj alvenis cxe mi nokte je la 2 a horo kaj duono !!!!


Anja kaj Manfredo, post kiam ili alvenis cxe mi post la 2a horo nokte !!

Kiel mi supren raportis, Manfredo kredis ke li povas atingi cxe Gerhardo ke li (Gerhardo) post lia reveno de la vojagxo akceptos la gastojn el Litovio. Mi persone ankau dubis tion, cxar Gerhardo post la reveno certe ne tuj volas akcepti gastojn. Precize tia venis. Gerhardo rifuzis jam lunde akcepti Anja-n kaj Dark, sed li akceptis ilin ek marde vespere je la 20a horo. Nu, kiam Anja kaj Dark marde vespere revenis de la ekskurso, ili  iris al Gerhardo kune kun Manfredo. Cxiuj venis poste al mi por  transporti la pakajxon.

Anja kaj Dark restos ankorau gxis jxaudo la 9.8.2007 en Erlangen (cxe Gerhardo), post kiam ili daurigos la vojagxon tra Germanio.



CXION POR LA GASTOJ !!!


Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de

Malantauen al la unua Esperanto-pagxo

Malantauen al la bonvenig-pagxo