Raporto pri la interesaj gastoj, kiuj vizitis en la jaro 2003 nian "Pasporta-Servo-Teamon" Erlangen

Raportanto: Bernhard Maurer

1. La kverelema spirito Adalberto el Pollando denove vizitis nian teamanon

adalbert.jpg
Adalberto, la kverelema spirito el Pollando, kiel li vivas kaj kverelas

Adalberto estas ek kelkaj jaroj speciala amiko de nia teamano Gerhardo . Li ankau konvinkis finfine Gerhardon pri la valoro de Esperanto. Intertempe ili ofte jam vojagxis kune, sed Adalberto ankau jam ofte vizitis lian amikon kaj nian teamon en Erlangen.
Do, dum la semajnfino 1.2.2003/2.2.2003 Adalberto denovfoje vizitis Gerhardon kaj nian teamon. Gerhardo invitis nian teamon vespere al vespermangxo kaj ni devis audi la plej novajn planojn de Adalberto. Kiel cxiam cxiuj rifuzis partopreno al iuj ajn arangxadoj (okazigoj) de Adalberto kaj multe kvereladis pri la senco de la planoj de Adalberto.

2. Paulina Zakrzewska el Koszalin /Pollando

Paulina3.jpg  
Paulina Zakrzewska studas kemion en Berlin kaj tre sxatas muzikon

Paulina Zakrzewska , studentino el Koszalin/Pollando, kiu momente studas kemion en Berlin, skribis al mi retleteron kaj informis min, ke sxi volas partopreni cxe jxaza arangxo en la tempo inter 19.4.2003 - 27.4.2003 en Erlangen . Mi reskribis, ke mi volonte akceptas sxin en cxi tiu tempospaco, sed ke mi havus kelkajn demandojn (ekzemple kiam kaj kielmaniere sxi alvenos). Paulina respondis afable, sed tamen mankis multajn gravajn informojn (sxi skribis, ke sxi mem ankorau ne scias, respektive decidis), sed Paulina promesis ankorau liveri cxi tiujn informojn. Bedaurinde mi poste nenio plu povis audi au legi de sxi. Vendrede la 18.4.2003 mi ankoraufoje skribis retletron kaj demandis, cxu sxi forgesis min. Neniu reago. Pro tio mi provis telefoni kaj atingis la koramikon de Paulina (sxi mem estis vizitante la gepatrojn en Pollando). Li informis min, ke Paulina morgau (la 19.4.) veturos per buso kaj alvenos en Nürnberg (Willy-Brandt-Platz) je la 14.30. horo. Tuj mi petis lin, ke li transdonu al sxi, ke Manfredo kaj mi (per la automobilo de teamano Manfredo ) venos al Nürnberg al la bushaltejo por renkonti kaj sxofori sxin al Nürnberg. Tamen mi ricevis ankorau en la nokto retleteron de Paulina, en kiu sxi anoncis ke sxi veturos ek Nürnberg per la trajno al Erlangen !!! Nu, mi ja esperis, ke ni povas kapti sxin cxe la bushaltejo en Nürnberg. Ni supozis, ke sxi eble havas multe da pakajxo (ankau instrumenton) kaj volis helpi, ke sxi ne devas veturi per la trajno al Erlangen.

Bedaurinde Manfredo iom malfruigxis kaj kiam ni alvenis cxe la "Willy-Brandt-Platz", jam staris buso tie. Mi demandis la sxoforon, cxu li venis el Berlino, li jesis. Mia dua demando celis pri la alvendato de cxi tiu buso kaj la sxoforo respondis: "Mi alvenis antau 2 minutoj". Do, pro tio ni nun supozis, ke Paulina jam iris en la rekto stacidomo por veturi trajne al Erlangen. Ni ankau iris tien por trovi sxin. Malfelicxe veturis en cxi tiu tempo 3 trajnoj al Erlangen, mi nur povis kontroli 2 de ili dume Manfredo svingis la Esperanto-flagon sur la kajo, bedaurinde Paulina restis malaperinte !!!

Ni nun decidis veturi al Erlangen kaj esperis, ke sxi atendas cxe la stacidomo tie, gxis ni povas veni. Sed ankau tie, Paulina ne estis, ni nun veturis al la muzikejo "E-Werk" kie okazos ek sabate la koncertoj de la "Jazz-Workshop" , mi sciis ke Paulina posttagmeze volis iri al iu preparrenkontigxo, sed ni devis ekscii tie, ke gxi okazos ne tie, sed en la libertempcentro "Frankenhof". Bone ni ankau veturis tien. En la "Frankenhof" renkontigxs suficxe multe da partoprenantoj, mi svingis ankau la Esperanto-flagon kaj esperas ke Paulina per tio ekkonos min, sed neniu reagis. Poste mi demandis afablan respondeculinon, kiu gvidis liston de cxiuj partoprenantoj, cxu Paulina jam aligxis. Sxi respondis, ke Paulina ankorau ne alvenis. Pro tio mi petis la sinjorinon urgxe, ke sxi transdonu al Paulina mia peto, ke sxi alvoku min. Atenteme - kaj kvankam mi ja jam rete eksplicite informis Paulinan pri la numero de mia posxtelefono - mi donis al la urba respondeculino ankoraufoje la numeron de mia posxtelefono, por ke sxi povas transdoni gxin al Paulina .

Do poste Manfredo kaj mi ne plu sciis kion ni ankorau povus fari por trovi nian estontan gaston. Ni estis laca kaj diris unu al la alian, se la gasto ne foje taksas kiel necese informi nin telefone kie sxi momente estas, ni ankau ne plu volas zorgi. Ni decidis veturi hejmen. Vere post iom da tempo, sonoris la posxtelfonon. "Jes mi estas Paulina, mi nun estas en "Frankenhof" kaj la sinjorino donis al mi vian telefonnumeron. Mia buso malfruigxis kaj mi alvenis en Nürnberg nur la 15.15a horo (do la buso malfruigxis pli ol 1 horo) !! Ha nun estis klare, kial ni ne povis renkonti sxin !! Oni havus sciu, ke tie al cxi tiu bushaltejo alvenas regule ofte busoj el la germana cxefurbo !! Sed tia ni kredis, ke Paulina jam alvenis en Nürnberg. Mi demandis Paulina , cxu ni venu kun automobilo al "Frankenhof" por renkonti sxin kaj sxofori al mia logxejo. Sed sxi rifuzis tion kaj decidis mem veni al mia logxejo. Mi komprenis kaj jam mi volis finigi la telefonparoladon, sed sxi vokis: "Stopu, vi devas ankorau doni vian adreson ! " Mi tute surprizitege: "Kial mia adreso ? Mi ja jam sendis al vi mian adreson rete kaj ankau en mia hejmpagxo oni povas preni gxin !! Paulina : "Jes, sed mi ne kunprenis gxin" !!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!! Do, mi konstatas kaj ripetas ankoraufoje: Sxi vere ne kunprenis (eble ankau forgesis) la dokumenton kun mia nomo, adreso kaj telefonnumero !!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!! N E K R E D E B L A !!!!!!!!!!!!

Dum la semajno en kiu Paulina logxis cxe mi, montrigxis ke sxi estas tre simpatia kaj facile prizorgebla gasto. Frumatene sxi iris al la "Frankenhof" por muzikigi kaj malfrue nokte sxi revenis. Ankau en la tempo en kiu ni estis komune en la logxejo, mi vere bone harmoniis kun sxi !!

Sabate, la 26.4.2003 je la 20a horo okazis la finkoncerton de la "Jazz Workshop" en la "E-Werk" Erlangen. Paulina arangxis ke mi povis senpage viziti la koncerton. Ankau la juna Esperanto-amiko Johannes Müller vizitis la koncerton por audi Paulinan.

Paujazz2.jpg
Paulina dum la finkoncerto de la "Jazz-Workshop" en la "E-Werk" Erlangen

PauJazz1.jpg
Paujazz3.jpg
La grupo en kiu "nia Paulina" kantis dum la finkoncerto

Dimancxe, la 27.4.2003 mi montris al Paulina la kastelo de Nürnberg kaj ni promenis iom tra la centro de Nürnberg. Vespere okazis kunveno kun mia teamo kaj kelkaj Esperantistoj. Krom nia teamo venis ankorau Johannes Müller , Pit Kreiner kaj Frank Kasper . Ni mangxis rostitajn kolbasojn, saurkrauto kaj poste kukon kiu bakis Paulina (Gxi estis lau mi tre tre bongusta !!!)

PauPitJo.jpg
de maldekstre: Paulina nia gastino, Johannes el Erlangen kaj Pit el Nürnberg

En mia gastojlibro skribis Paulina jenan:

"Kara Bernhard,
Hodiau - la lastan tagon de mia vizito en Erlangen - mi volas per tiu cxi mallonga enskribigo esprimi la grandegan dankemon al vi. Mi tute dankas pro via helpo, bona etoso kaj interesaj babiladoj ! Kaj esperas, ke ni denove renkontigxos - eble en Koszalin - Sume bonan gastiganton oni preskau ne povas superi ! Cxion plej bonan deziras al vi
Paulina el Pollando"



3. Jozefo kaj Aniko el Budapest tranoktis sur la vojo al Warstein

JoszAni3.jpg  
Jozsefo kaj Anika el Budapesto

Sabate, la 26.4.2003 mi ricevis retleteron de Jozsefo kaj Anika el Budapesto. Ili volas vojagxi dum la semajnfino 3.5.(sabate) kaj 4.5.2003 (dimancxe) al Warstein/Germanujo por viziti tie Esperanto-amikinon Inge Bartling, kiu ankau estas gastiganto en "Pasporta Servo" . Nun Jozsefo demandis min, cxu ili povas tranokti cxe mi en la nokto 3.5/4.5.2003. Mi reskribis je la sama tago, ke mi gxoje akceptos ilin.

Bedaurinde okazis cxifoje eraro sur mia flanko, cxar mi donis al Jozsefo la telefonnumeron de mia posxtelefono. Sabate, la 3.5.2003 posttagmeze mi nun kusxis la posxtelefonon en la alia cxambro kaj forgesis doni gxin en mia prokismo. Pro tio okazis, ke la gastoj subite staras antau mia pordo, cxar mi ne povis audi la sonoron de la posxtelefono. Ili ja volis anonci, kie ili estas kaj kiam ili venos, sed mi ne audis la sonoron kaj do ne telefonis. Oni vidas, ke ankau mi estas ne senerarare !!!!!!!!!!!

Post la alveno mi unue kuiris kafon por la gastoj, poste ni promenis en la urbcentro de Erlangen kaj gxustatempe ni revenis, cxar ja vespere okazis la "bonvenigfeston".

JoszAni2.jpg
Joszefo kaj Anika dum la promenado en la urbcentro

 Kiel gastoj mi povis vespere saluti niajn teamanojn Manfredo kaj Erveno (Gerhardo jam denove estis vojagxinte), sed ankau Anny Hartwig kaj Nora Rehner el Nürnberg. Ni pasigis agrablan vesperon kun multe da babilado. Kompreneble Erveno denove kuiris la jam "famajn" rostitajn kolbasojn kun saurkrauto.

En mia gastojlibro skribis la gastoj jenan:

"Gxoje ni vizitis por unu nokto vin kara Bernardo. Mi estas traveturante al Inge Bartling al Warstein. Ni dankas vian gastamon kaj lertecon. Donu Dio similajn homojn al la Esperanto-movado. Via agado estas modelo de vera 'Esperantisto
Jozefo kaj Aniko el Budapest"


Dimancxo, la 4.5.2003, frumatene ni matenmangxis komune kaj Jozsefo kaj Aniko diris adiauon. Denove foriris 2 tre agrablaj kaj interesaj gastoj !! Certe mi ofte pensos al ili !! Cxion bonon !!

4. Amir kun la gepatroj sur la vojo de Kopenhago al Bosnio-Hercegovino

Vendrede, la 27.6.2003 mi ricevis jenan retleteron de la muzikisto Amir :

Saluton s-ro maurer,
mi nomig'as Amir (1962), estas ankau gastiganto de PS en Kopenhago, Danio...  Mi vojag'as per auto kun miaj gepatroj, kaj s'atus viziti Erlangen kaj Nürnberg... se c'io en ordo, ni estos tie lundo, 30-an junio vespere.  C'u ni povus tranokti 2 noktojn c'e vi? Ni estas 3 kaj estas nur mi kiu parolas la lingvon. S'ufic'as ke estas almenau du litoj (ni havas tukojn)
esperas vidi vin...


Mi reskribis al li, ke mi volonte akceptos lin kaj la gepatrojn. Sabate alvokis min Amir telefone kaj demandis min, cxu li ankau jam povas veni. dimancxe la 29.6.2003. Ni internkonsentis, ke ili venos dimancxe kaj restas 2 tagoj gxis lundo, la 1.7.2003.

   AmirHeid.jpg
  AmirGepa.jpg
maldekstre: Heidrun, mia kolegino kaj Amir.                        Dekstre: La gepatroj de Amir, Nedreta kaj Avdo

La fakto ke temas pri 3 personoj instigis min, demandi unue mian teamanon Gerhardo, cxu li povus transpreni unu gaston. Li rifuzis. Mi poste demandis mian koleginon Heidrun Weber, kiu logxas tre proksime, sed ne parolas Esperanton. Sxi promesis transpreni (akcepti) unu de la 3 gastoj !! Pro tio Heidrun, Erveno kaj Gerhardo venis dimancxe al mi, post kiam alvenis la gastojn. Ni trinkis ion, babilis kaj ekkonatigxis reciproke. Ni decidis, ke la patro dormu cxe Heidrun, kaj la patrino kaj Amir tranoktu cxe mi en la logxejo.

Cxar lunde vespere la "Pasporta-Servo-Teamo" veturis al Forchheim (sed sen mi, cxar mi havas alian devigon) por partopreni cxe Esperanto-kunveno, mi invitis Amir ankau partopreni en Forchheim. Amir decidis, ke li akompanos Gerhardon kaj Manfredon por partopreni cxi tiun Esperanto-kunvenon. La gepatroj de Amir - kiuj ne regis Esperanton - restis en Erlangen.

Marde, frumatene la gastoj daurigis la vojagxon al Bosnio-Hercegovino, kiu estis la hejmlando. Ili skribis en mia libro de la gastoj jenan:

"Ekzistas malmultaj da lokoj, kie oni povas esti akceptitaj kiel familianoj. Kara Bernardo, homo kun granda koro, akceptis min gxuste tia: kiel famliano: varme, sen gxene kaj hezite... dankon ! Li ecx trovis eksteran liton, cxar ni venis 3, mi kaj miaj gepatroj, Avdo kaj Nedreta. Ni agrable tranoktis 2 noktojn kaj morgau ni daurigos longan vojon el Kopenhago al Sarajevo.
Amir, Nedreta kaj Avdo
PS: Dankon ankau al Heidrun por gastigado"


Cetere, Amir cxefe okupigxas pri muziko kaj komputilado. Li ludas muzikon en la fama, danbazita, esperanta muzikgrupo " Esperanto Desperado ". Eksplicite mi invitas la legantojn, premu la ligon al cxi tiu hejmpagxo - kiu  Amir mem konstruis - kaj auskultu ilian muzikon.


5. Betty kaj Bernard el Agen d`Aveyron/Francio estis survoje al Bamberg

berbett2.jpg  
Betty kaj Bernard el Francio

Iam mi ricevis telefonan alvokon. La vocxo demandis min: "Cxu vi parolas Esperanton ?". Jes mi parolas !! La vocxo diris, ke li kun edzino en la julio 2003 volas viziti Bamberg, kaj cxu mi povus akcepti ilin. Mi diris ke certe jes, sed mi petis, ke li skribu al mi retleteron kaj mi promesis, ke li certe tuj ricevus de mi respondon kun mia decido cxu la tranokto estas eble. Mi atendis kelkajn tagojn, sed la retletero ne alvenis. Sed, merkrede la 28.5.2003 mi ricevis per la "limaka posxto" leteron de Bernard Legeay el Agen d`Aveyron en Francio. Li - mia samnomulo - menciis en gxi la menciitan telefonadon. Do li estis la alvokanto. Bernard petis min, ke mi akceptu lin kaj edzinon en la tempo inter 23.7.2003 kaj 25.7.2003. Mi respondis rete, ke mi gxoje atendus ilian vizton. Poste la gastoj ankoraufoje sxangxis la planon kaj informis min, ke ili nur volas tranokti cxe mi nur de 23.7.2003 gxis 24.7.2003. Post mi oni volis nun viziti (kaj tie tranokti) sinjorinon Wagenseil en Forchheim, kiu ankau estas gastiganto en "Pasporta Servo".

La celo de Bernard kaj Betty estis, atingi kaj viziti la urbon Bamberg. Tie okazis iu arangxo al kiu partoprenis ankau homoj el la gxemelita urbo Rodez/Francio . La filino de miaj gastoj veturis jam 12 tagoj antaue kun samagxuloj rekte al Bamberg, poste sxi rerenkontos la gepatrojn en Bamberg. Cxiuj tranoktis cxe gastigantoj, kiu peris la urbodomon Bamberg, do ne cxe Esperantistoj. Tamen mi donis al Bernard kaj Betty la adreson de sinjoro Turban , kiu estas la prezidanto de la nova Esperanto-grupo Bamberg.

Bernard kaj Betty veturis per la propra automobilo unue al Basel. Tie ili tranoktis cxe "Pasporta-Servo-gastigantoj" familio Focke. Poste ili veturis al Aalen, kie ili vizitis geamikojn. De Aalen ili veturis, merkrede la 23.7.2003 al mi. Vespere ni festis kun rostitaj kolbasoj kaj saurkrauto la alvenon de la gastoj kune kun nia teamo kaj kelkaj geamikoj. Jxaude, la 24.7.2003 mi matenmangxis komune kun la gastoj, poste ili pluveturis, sed ne rekte al Bamberg, sed unue al Forchheim por renkonti tie la gastigantinon sinjorino Wagenseil.

Bernard kaj Betty estis tre agrablaj gastoj kiuj - kiel mi - volonte ridas. Ili skribis en mia gastojlibro jenan:

"Ni pasigis hierau vespere tre agrablajn momentojn en gaja etoso, babilante kaj ridante, mangxante kaj trinkante. .....

Mi kore dankas al mia samnomfrato Bernhard pro sia gastemo, humoro kaj neforgesebla rido. Vivu Esperanto !! Vivu Pasporta Servo !!"



6.
José María el Don Benito/Hispanio kaj amikinoj, venas reen el Göteborg


JosCaFra.jpg
De maldekstre: Josefo Maria, instruisto; meze  Carmen Cidoncha urba oficistino kaj tute dekstre Fran Diaz, vendistino

Vendrede, la 20.6.2003 mi ricevis retleteron de José María Salguero el Don Benito el Hispanio, kiu mem estas gastiganto en "Pasporta Servo" . Li informis min unue, ke li vojagxos kune kun la amikinoj Fran Diaz kaj Carmen Cidoncha al Gotenburgo /Svedio por partopreni tie cxe la Esperanto-mondkongreso 2003 . Li demandis, cxu cxi tiu vojagxgrupeto povos tranokti cxe mi "cxirkau" (!!!!) la 22a de julio 2003 kaj revojagxanta la 3an au 4an de augusto 2003. Do mi respondis al li tuj, ke mi volonte gastigos lin kaj la 2 amikinojn, kvankam en "Pasporta Servo" oni povas legi, ke mi nur havas lokon por 2 gastojn (pri cxi tiu problemo, ni certe trovos solvon) !! Sed mi ankau klarigis al li, ke mi nepre cxiam sxatas ekscii (almenau unu semajno antaue) la precizan  alvendaton. Homojn kiuj ne estas kapabla, skribi la precizan alvendaton, mi tute ne akceptos !!! Mi ja ankau devas plani, mi ja ne volas, ke dum la sama tago venos pli da gastoj ol mi povas akcepti !! Poste li skribis finfine al mi:

Saluton !
Mi ricevis vian afablan respondon. Mi klopodas plani mian revenon. Do, cxu ni povus tranokti cxe vi la
6an de augusto 2003 ?
Gxis
Josefo
Do, sxajne la vojagxgrupo decidis intertempe sxangxon de la gxisnuna plano, kaj nun ili intencis tranokti cxe mi nur ankorau dum la revojagxo el Goteburgo. Normale cxe mi ja nur povas tranokti 2 personoj, sed aliaflanke oni diras, ke por pacienculo estas multe da loko, cxu ne ? Do mi reskribis, ke mi akceptos ilin.
.
Merkrede la 6.8.2003 vespere cxirkau je la 18 a horo, venis la anoncitajn gastojn. Post kiam ni reciproke prezentigxis mi informis la grupon, ke hodiau okazos la kunvenon de la Esperanto-grupo Erlangen en la  restoracio "Deutsches Haus". Mi demandis ilin, cxu ili emas partopreni tie, mi invitus ili al vespermangxo. Jes, Josefo, Kamila kaj Fran volis partopreni. Manfredo veturis nin tien kaj miaj gastoj konis konatigxi kelkajn regionajn gravulojn, ekzemple ankau Anny Hartwig ,  la prezidantino de la Esperanto-grupo Nürnberg . Cxar estis belan veteron, la kunveno okazis en la biergxardeno de la restoracio.

JoCabier.jpg
FranBier.jpg
En la biergxardeno regis gaja etoso, ankau se vi eble sur la mienoj de la partoprenantoj ne povas ekkoni !!

Post kiam ni mangxis, trinkis kaj suficxe longe babilis, miaj gastoj deziris promeni hejmen piede tra la urbcentro. Hejme en mia logxejo ni ankorau renkontigxis kun teamano Erveno kaj trinkis komune la unu au alian bieron, babilis pri diversaj aferoj. Ankorau vespere skribis la gastoj en mia gastojlibro jenan:

"6.an de augusto 2003
.... Ni tranoktos cxe vi post partopreno en universala kongreso okazinta en Gotenburgo, Svedio. Post tiom da prelegado kaj babilado ni trovis cxi tie trankvilecon kaj amikecon. Ni gxuis afablan etoson dum kunveno de la Esperanto-grupo en mezgreka, mezgermana restoracio. Dankon al vi pro cxio ! Kaj gxis revido al cxiuj !
Josefo

Mi bedauras pro tiu-cxi mallonga vizito, sed mi dankas al vi pro tiu-cxi agrabla renkontigxo. Mi esperas revidi vin kiel eble plej frue en nia hejmo. Tutkore dankon
Carmen

Mi dankas al vi, pro mia lasta nokto en Germanio. gxi estis la pli interesa. Pardonu pro mia malbona Esperanto
Fran"


Pri la tuta vojagxo de Josefo, Carmen kaj Fran vi povas legi, se vi premas cxi tiun butonon

7. Dana kaj Antono el Sternberk/Cxehxio

danant3  
Dana kaj Anton en la logxejo de Gerhardo

Dana kaj Anton jam ofte viztis nin (fakte ili estas regulaj gastoj de nia teamo), sed nur ne en la lastaj jaroj. Des pli mi gxojis, kiam Dana je la 5.1.2003 skribis al mi retletere jenan:

"Mi kaj Anton povas viziti vin septembre 2003. Cxu vi akceptos nin?"

Kompreneble mi tuj reskribis, ke mi gxoje akceptos ilin cxiam. Ne nur cxar en la jaro 2000 miaj teamanoj Erveno, Gerhardo kaj Manfredo revizitis Antonon kaj Dana -n en Sternberk. Iam Dana ankau informis min pri la preciza tempospaco en kiu sxi kaj Antono volis veni al Erlangen. Estis la
28.8.2003 - 3.9.2003

Cxar Dana kaj Anton laboras cxe la fervojo (en Sternberk/Cxehujo) ili cxiam vojagxas per la trajno. Unue mi promesis al Dana, ke mi venos al la stacidomo en Nürnberg por renkonti sxin kaj la edzon de sxi. Poste - tia mia plano - mi volis komune kun sxi, Antono kaj Anny Hartwig , la prezidantino de la Esperanto-grupo Nürnberg , veturi al Erlangen. Bedaurinde je la sama tago vespere okazis grava kunveno de mia partio CSU en Erlangen (en cxi tiu tempo oni batalas pri vocxdonoj, se oni elektas en la septembro la novan bavaran parlamenton ). Pro tio mi estis tre dankema, ke Anny Hartwig transprenis la taskon sole. Sed kiam sxi estis sur la kajo, sxi ne vidis Dana -n kaj ankau ne Anton. Tre maltrankvilita sxi reiris en la stacidomo sed, sed..... cxe la informejo sxi renkontis fakte hazarde, Dana -n kaj Anton !!!

Anny akompanis Dana kaj Anton al la Esperanto-kunveno en Nürnberg , kiu dum la sama tago okazis. Tien ankau iris nia teamano Gerhardo kaj post la fino li akompanis Dana kaj Anton al Erlangen. La samideano Helmut Sebastian , kiu logxas en la cxirkauajxo de Erlangen, kunprenis cxiujn al Erlangen. Kiam mi revenis de la CSU -kunveno, mi iris al la logxejo de Gerhardo kaj renkontis tie ankau niajn gastojn. Poste mi gvidis la gastojn al mia logxejo.

Dum la semajno Dana kaj Anton vizitis diversajn urbojn en Frankonio. Ekzemple Bamberg, Coburg, Würzburg kaj Nürnberg. Ili revenis hejmen nur vespere. Sabate ni renkontis vespere cxe mi por festi la cxeestado de la gastoj kun bongusta vespermangxo (rostitaj kolbasoj kun saurkrauto kiu kuiris denove nia teamano Erveno) kaj bavaran bieron. Cxeestis - krom nia teamo kaj la gastoj - ankau Anny Hartwig , la prezidantino de la Esperanto-grupo Nürnberg .

DanaGerh
En la logxeo de Gerhardo, dum la vespero de la 2.9.2003

La saman okazis ankau marde vespere cxe teamano Gerhardo. Li ofertis bonegan malvarman bufeton kaj diversajn trinkajxojn. Ni multe ridis kaj babilis kaj sxercis. Merkrede, la 3.9.2003 matene Dana kaj Anton tre frue foriris. Mi ofte ankorau memoras pri cxi tiuj agrablaj gastoj. Ili cxiam estas bonvena cxe mi.


8. Maria el Moskvo/Ruslando kaj Dimitri el St.Petersburg/Ruslando

Mari.Dimi.jpg
Oni vidas ke Maria kaj Dimitri estas gaja paro, cxu ne ?

Dimancxe, la 19.10.2003 mi ricevis retleteron de Frank Kasper , kiu estas en la adreslibro "Pasporta Servo" la gastiganto en Nürnberg . Li skribis:

"Mi jxus ricevis mesagxon el Bjelrusio (Minsko) de konatulo, kiu mem jam vizitis min antaux du jaroj. Cxar mi momente  preparas viziton en la hospitalo, mi bedauxrinde ne povos akcepti gastojn. Mi jam informis Zmitron Lapcionakon, ke mi sendis lian mesagxon al vi. Cxu vi povas helpi?

El la retletero, kiu skribis Zmitro al Frank, mi povis preni la informon, ke temas pri 2 junuloj, kiu momente vojagxas tra Germanujo. Ili sercxis tranokteblecon inter 20.10.2003 kaj 21.10.2003.

Jes, kompreneble mi kaj mia teamo gxenerale volonte akceptas gastojn kaj pro tio mi reskiribis al Zmitro en Minsk. Sed samtempe mi ankau havis multajn demandojn, ekzemple kiu venas precize, kiam la gastoj venas, kaj tiel plu. Ankorau mi skribis la retleteron, kiam jam sonoris la telefonon: "Jes mi estas Maria kaj mi volas demandi, cxu vi povas akcepti min kaj amikon Dimitri-n." Kompreneble mi volis, kaj sxi informis min ankorau, ke sxi kun la amiko dimancxe tranoktos en junulara gastejo en Salzburg.  Lunde (la 20.10.2003) ili intencis veturi per la trajno al Erlangen por marde rigardi la belan urbon Nürnberg. Cxar la trajno alvenos en Nürnberg lunde je la 21.13 a horo, kaj ili devus sxangxi la trajnon por atingi Erlangen, mi proponis ke mi jam renkontos la gastojn en Nürnberg sur la kajo de la stacidomo.

MarDimSt.jpg
De maldekstre: Dimitri kaj Maria la gastoj, Frank, Gerhardo kaj Anny de la Esperanto-Grupoj Erlangen kaj Nürnberg

Tuj poste mi informis la teamanojn kaj ni interkonsentis ke nia sxoforo Manfredo venos kun Gerhardo ankau al la stacidomo en Nürnberg por renkonti la gastojn kaj poste sxofori ilin per automobilo al Erlangen. Ankau mi informis Anny Hartwig, la prezidantinon de la Esperanto-grupo Nürnberg. Sxi ankau venos al la stacidomo, cxar sxi volas doni al la gastoj prospektojn pri la urbo Nürnberg en Esperanto. Cxiuj kunprenos Esperanto-flagojn au flagetojn, kaj svingos ilin se la trajno alvenas, por ke la gastoj ankau ekkonos nin.

Nu, la afero bone sukcesis, post kiam haltis la trajno sur la kajo, Anny Hartwig kaj Frank Kasper - kiu ankau kunvenis - renkontis Maria-n kaj Dimitri-n. Sekvis granda gxoja salutado kaj unua konatigxo. Mi eksciis, ke Maria normale logxas kaj laboras en Moskvo/Ruslando kaj ke Dimitri devenas el St.Petersburg, sed momente studas ekonomion en Mannheim/Germanio. Ambau geamikoj parolis ankau flue la germanan lingvon.

Mi eksciis, ke Maria kaj Dimitri tute spontane decidis, vojagxi al Nürnberg, sed ne kunhavis la adreslibron "Pasporta Servo". Pro tio Maria sendis "SMS" al Zmitri en Minsk !!!! Li sciis ke Frank Kasper estas gastiganto kaj demandis lin rete. Frank rifuzis, cxar li estas momente malsana, sed rekomendis min, cxar Erlangen estas najbarurbo !!! Mi admonis Maria-n kaj postulis de sxi: "Neniam plu vojagxu sen la adreslibro "Pasporta Servo" !!!!! 

Hejme en Erlangen jam atendis Erveno, li preparis vespermangxo por Dimitri. Maria nur mangxis pano kun fromagxo, cxar sxi estas vegetarino. Dum la resto de la vespero, ni ankorau multe babilis kaj ridis. Nur malfrue ni iris en la lito. Venonta tago (marde) mi forlasis je la oka matene la logxejon por iri en la laborejo. Je la naua volis Maria kaj Dimitri forlasi la logxejon por veturi per la buso al Nürnberg.
 
Maria skribis en mia gastojlibro jenan:

Kara Bernardo,
mi tiom bone sentas min, en la varma kompanio de vi kaj viaj amikoj. Sanon al felicxon al vi, esperon kaj kredon al homoj ! Dankon al vi por amika gastigado en Erlangen. Mi gxojas ke ekzistas homoj kiel vi. Cxion bonon.

Dimitri ne scipovis Esperanton kaj skribis kelkajn vortojn en la germana. Maria kaj Dimitri, vi estis tre agrablaj gastoj, mi ne forgesos vin !!!
 

CXION POR LA GASTOJ !!!


Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de
mailto:maurer.erlangen@t-online.de

Malantauen al la unua Esperanto-pagxo

Malantauen al la bonvenig-pagxo