LA "PASPORTA-SERVO-TEAMO" AKCEPTIS GASTOJN GXIS 2004


de maldekstre: Gerhardo, Erveno, mi (Bernardo) kaj Manfredo

Post kiam mi en la jaro1991/92 en la eldono de Pasporta Servo unuafoje aligxis kiel gastiganto por Erlangen, mi kredas ke tutcerte neniu venos al mi, cxar ja - tia mi kredis - nur malmulte da homoj regas Esperanton !! Sed ... kiu priskribas mian surprizon ...tamen venis vere gastoj, pri tio mi tre miregis. Sed post kiam konstante venis gastojn trovigxis entute 3 amikoj (bonvolu legi la detalojn en la cxapitro "Mia Esperanto Vivo") por helpi prizorgi la gastojn. Se mi restus sole, mi certe tre baldau ne plu nove konfirmus mian gastigantecon, sed cxar cxi tiuj amikoj entuziasme helpis, mi restis gastiganto kaj tion volonte ! Post cxirkau 13 jaroj  gastigademeco malkreskis la entuziasmon - lau mi kompreneble -  kaj oni faris la laboron simple kiel devigo. Ankau mi maljunigxis kaj subite gastoj pli gxenis min ol antaue !! Krom tio venis en la jaro 2004 parte gastoj, kiu ne gxojigis sed cxagrenis min. Pro tio cxio, mi decidis fari pauzon kaj ek la jaro 2005 mi ne plu konfirmis mian pretecon esti gastiganto en "Pasporta Servo".

Pro tio vi povas en mia retpagxo nur ankorau legi raportojn pri gastoj kiuj trovis min pere de la adresaro de Pasporta Servo en la jaroj 2003 kaj 2004. En cxi tiuj jaroj oni ja ankorau trovis mian nomon kaj adreson en la adreslibro de "Pasporta Servo". Sed cxar demandis min ankau poste kelkaj bonaj geamikoj kiuj mi konis kaj sxatis, cxu ili povus tranokti cxe mi, mi  ne povis kaj volis rifuzi. Tiaj gastoj venis ankorau en la jaro 2005. En la jaro 2007 vi nur povas legi pri gastoj, kiuj eksteamano Gerhardo akceptis.

Se iam foje en Erlangen alia samideano estus preta, igxi gastiganto en Pasporta Servo, mi volonte helpus al li prizorgi la gastojn. Sed sole respondeci mi ne plu volas esti. Malgrau tio mi povas aserti, ke la 14 jaroj en kiuj mi estis gastiganto, estis por mi neforgesebla tempo kun multe da bonegaj rememoroj. Mi ricevis invitojn al reciprokajn viztiojn en multaj landoj kaj mi volonte ankau akceptis multe da invitoj. Mi vere neniam pentis, ke mi igxis gastiganto !

Se vi vere ne scias, kion signifas la vorto "Pasporta Servo" bonvolu klaki la malsupran desegnon



Sed nun en la sekvo miajn raportojn:

2003
mondo.gif Raporto pri la gastoj kiuj vizitis nian teamon en la jaro 2003


2004
mondo.gif Raporto pri la gastoj kiuj vizitis nian teamon en la jaro 2004

 
2005

  Raporto pri la gastoj kiuj vizitis min en la jaro 2005




2007
  Raporto pri la gastoj kiuj vizitis min kaj Gerhardon en la jaro 2007

 



Malantauen al mia plej unua retpagxo (Bonvenigpagxo)
Malantauen al mia plej unua Esperanto-retpagxo