Raportanto: Bernhard Maurer
1.
Hanna el Olsztyno post longa tempo denove vizitis Erlangen
Kiam en la eldono 1991/1992 mia adreso plej unufoje aperis kiel
gastiganto en la adreslibro de "Pasporta Servo", estis
unu de la plej
unuaj gastoj Hanna kaj Ivonna el Olsztyn/Pollando. Kelkfoje mi poste
vizitis - ankau kun la aliaj tiamaj teamanoj - Olsztyn kaj tie mi ankau
konatigxis aliajn geamikojn. Sed cxar mia amiko kaj eks-teamano Erveno
tre sxatis Hanna-n, ni ankau gxis hodiau ne perdigxis la kontakton. Li
cxiam svarmadis de Hanna !!
Nun en la jaro 2007 faris Hanna al Erveno grandan gxojon !! Sxi vizitis
kune kun la edzo denovfoje Erlangen en la tempospaco de 30.6.2007 -
1.7.2007 (do nur dum la semajnfino) kaj la eksteamano Gerhardo akceptis
ilin kiel gastoj.
Amiko kaj
eksteamano Erveno kun la amata Hanna el Olsztyn - sxi felicxigis lin
per la vizito
2.
Malnova amikino Stanislava el Litovio denove vizitis la amikojn en
Erlangen
Jam ofte
vizitis nin la samideanino Stanislava el Litovio
Mi ne plu scias la jaron, kiam Stanislava, la instruistino por la
germana lingvo en Salcininkaj/Litovio skribis al mi kaj demandis cxu
estus eble, ke sxi povas pasigi la feriojn en Erlangen. Sxi sciigis
min, ke al sxi kiel instruistino por la germana lingvo, mankas la
ebleco por ekzercado de la germana lingvo kaj sxi esperis plibonigi la
lingvokonojn per tio. Por nia teamo estis tio unue granda problemo, kaj
ni jam pripensis kiel ni povus helpi al sxi, subite mi havis bonegan
ideon. La edzino de mia amiko Wolfram Menzel forlasis lin kaj li devis
sole prizorgi domon kaj kelkaj infanoj kaj samtempe labori cxe la
firmao Siemens. Mi demandis lin, cxu li ne
povus bezoni Stanislava-n kaj li dankema akceptis mian proponon. En cxi
tiu maniero
mi povis ambau personojn helpi. Wolfram, kiu havis problemon kaj
Stanislava kiu ankau havis problemon.
En cxi tiu tempospaco povis Stanislava ankau konatigxi kelkajn
Esperanto-gastojn de mi kaj Gerhardo. Gxis hodiau mi volonte memoras,
ke sxi foje cxe mi kuiris supon kune kun cxinan gaston, kiu nomigxas
Peng !! Sed ankau kelkaj aliaj gastoj sxi povis konatigxi en Erlangen.
Cxar sxi ankau poste cxiam denove vizitis Erlangen kaj amiko kaj
eksteamano Gerhardo akceptis sxin kiel gasto, la kontakto neniam
perdigxis. Nun, en la tempo de
21.6.2007
- 6.7.2007 Stanislava do denove vizitis la amikojn en Erlangen.
Gerhardo planis jenan programon por Stanislava:
Jxaudo,
la 21.6.2007: Vizito de kunveno de la Esperanto-grupo
Nürnberg
Vendredo,
la 22.6.2007: Invito de Gerhardo en sia logxejo kun mangxajxo kaj
trinkajxoj. Partoprenis kelkaj Esperanto-geamikoj el
Erlangen kaj cxirkaujxo.
Dimancxo, la 24.6.2007: Invito de mi al kelkaj Esperanto-amikoj okaze
de la alveno de Stanislava. Erveno kuiris rostitajn kolbasojn kaj
saurkrauto.
Lundo, la 25.6.2007: Vizito de la Esperanto-kunveno en Forchheim
Jxaudo,
la 28.6.2007: Vizito de la Esperanto-kunveno
en Nürnberg
Sabato,
la 30.6.2007: Partopreno cxe Esperanto-informstando de festo por
infanoj en Erlangen
Mardo,
la 3.7.2007: Vizito de Stanislava de la dokumentadcentro Nürnberg,
pri la tempo kiam Hitler regxis en Germanio (en la planita kongresa
halo) kune kun mi.
Merkredo, la 4.7.2007: Vizito de la Esperanto-kunveno en Erlangen
Vendredo,
la 6.7.2007: Eksteamanoj Manfredo kaj Gerhardo veturas kun Stanislava
al la flughaveno en Nürnberg. Adiauo de Stanislava
Fotoj sekvas, se ili estas rivelita.
3. Urszula kun edzo el
Svedujo tranoktas cxe mi
Kun Urszula mi jam suficxe longe korespondas kaj kiam sxi nun planis
kune kun la edzo Thomas veturi unue al Bosnio-Herzigovina kaj poste al
Maribor/Slovenio por partopreni la europan Esperanto-Kongreson tie, sxi
demandis min, cxu ili povas tranokti cxe mi de la 18.7.2007 -
19.7.2007. Nu, mi ne plu estas gastiganto en "Pasporta Servo", sed
kompreneble mi akceptos ankorau bonajn geamikojn, se ili tion deziras.
Do, mi reskribis ke jes.
Do mi invitis kelkajn gastojn kaj Erveno kuiris la jam famajn rostitajn
kolbasojn kaj saurkrauto. Ni multe babilis kaj ridis kaj Urszula
skribis en mia libro por la gastoj jenan:
Kara Bernardo,
Mi kaj Thomas
kore dankas vin por gastigado, bongustan vespermangxon kaj interesajn
diskutojn
Nun ni atendas
vin en Svedio.
Urszula kaj
Thomas
Ankau dum la revojo al Svedujo ili tranoktis cxe mi. Ili alvenis ja la
4. de augusto
2007 cxirkau je la 18 a horo posttagmeze kaj daurigis la hejman
vojagxon je la 5. de augusto 2007 cxirkau je la 8 a horo.
4. Anja, filino de
Stanislava (gasto numero 2) kaj koramiko Dark tranoktis cxe mi
Anja, la
filino de Stanislava kaj Dark, la koramiko de sxi cxe mi
Vendrede je la 3.8.2007 informis min
Manfredo, ke venos Anja, la
filino de Stanislava (vidu gasto numero 2) kaj sia koramiko al
Erlangen. Mi demandis kie ili
tranoktos, cxar Gerhardo, kiu havas la grandan logxejon ne estas hejme
gxis dimancxe (4.8.2007) vespere. Li partoprenos cxe
Esperanto-renkontigxo en Cxehxujo. Manfredo informis min, ke li solvos
la problemon mem kaj unue ne akceptis mian proponon, ke la gastoj povus
logxi al mi.
Je la sama tago mi ricevis ankau retleteron de Stanislava en kiu sxi
raportis al mi la aferon. Ankau al sxi mi proponis, ke la filino Anja
kaj la koramiko, povos tranokti cxe mi.
Sabate vespere - kiam mi sidis kun la gastoj el Svedujo (vidu gastoj
numero 3) alvokis telefone Manfredo kaj demandis cxu la gastoj
tamen povas tranokti cxe mi, sed nur gxis lundo (6.8.2007). Li planis
demandi kaj konvinki Gerhardon post kiam li venos hejmen
(dimancxo 5.8.2007
vespere), ke li akceptu la ambau gastojn. Bone mi estis konsentite,
kvankam mi dubis cxu Gerhardo tuj post la reveno de vojagxo akceptos
gastojn.
Manfredo ankau informis min, ke la estontaj gastoj ekveturos el Litovio
dimancxe frue ja la 4 a horo kaj volas atingi Erlangen je la sama tago
!!! Post kiam mi raportis tion al mia sveda gasto Thomas, li diris al
mi ke li dubas cxu tion estas farebla. La vojo estas tro longa por ke
oni tion povas sukcesi en unu tago. Li pravos. Dimancxe vespere vokis
min Manfredo kaj informis min, ke la gastoj nur estas cxe la landlimo.
Eble igxos noktmezo au la 1 a horo nokte !!! Fakte la gastoj alvenis
cxe mi nokte je la 2 a horo kaj duono !!!!
Anja kaj Manfredo, post kiam ili
alvenis cxe mi post la 2a horo nokte !!
Kiel mi supren raportis, Manfredo kredis ke li povas atingi cxe
Gerhardo ke li (Gerhardo) post lia reveno de la vojagxo akceptos la
gastojn el Litovio. Mi persone ankau dubis tion, cxar Gerhardo post la
reveno certe ne tuj volas akcepti gastojn. Precize tia venis. Gerhardo
rifuzis jam lunde akcepti Anja-n kaj Dark, sed li akceptis ilin ek
marde vespere je la 20a horo. Nu, kiam Anja kaj Dark marde vespere
revenis de la ekskurso, ili iris al Gerhardo kune kun Manfredo.
Cxiuj venis poste al mi por transporti la pakajxon.
Anja kaj Dark restos ankorau gxis jxaudo la 9.8.2007 en Erlangen (cxe
Gerhardo), post kiam ili daurigos
la vojagxon tra Germanio.
Bonvolu reagi, kritiki, korekti,
........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de
Malantauen
al la unua Esperanto-pagxo
Malantauen
al la bonvenig-pagxo