Raporto pri la interesaj gastoj, kiuj jam dum la jaro 2004 vizitis nian "Pasporta-Servo-Teamon" en Erlangen

Raportanto: Bernhard Maurer

1. Yenovk Lazian el Francio restis unu semajno

Skribis al mi je la 13.12.2003 rete Yenovk Lazian el Issy les Moulineaux / Francio (estas urbeto proksime de Paris) ke li volonte vizitus min meze de januaro 2004. Post kiam ni intersxangxis kelkajn retleterojn, ni interkonsentis ke li venos al mi de 14.1.2004 - 20.1.2004.

Yenovk
Yenovk, la armena franco, jen cxe instruado de nia lingvo, cxe la Esperanto-grupo Forchheim

Cxar li elektis la aviadilon kiel transportilo, nia teamano Manfredo kaj mi veturis merkrede la 14.1.2004 posttagmeze, al la flughaveno Nürnberg. Cxar ni kunprenis la Esperanto-flagon, Yenovk facile povis ekkoni nin. Do tio vere ne ofte okazas, sed cxi foje la akcepto vere sukcesis sen problemoj, kvankam la aviadilo cxirkau 15 minutoj pli frue alvenis en Nürnberg.

Je la sama tago vespere nia teamo okazigis bonvenigfesto kun rostitaj kolbasoj, saurkrauto kaj biero. Cxeestis Anny Hartwig, kiu estas la prezidantino de la Esperanto-grupo Nürnberg , Nora Rehner ankau el Nürnberg, kaj el Erlangen krom nia teamo ankorau Johannes Müller.

yenoJoAn.jpg
de maldekstre: Yenovk, nia gasto, Johannes kaj Anny

Jxaudo, la 15.1.2003, Yenovk veturis dum la tago al Nürnberg (per la buso) por viziti la urbcentron kun multaj vidindajxoj. Vespere ni renkontis cxe teamano Gerhardo por vespermangxi. Partoprenis tie ankau nia amiko el Erlangen, Detlevo Brackmann .

YenoGerh.jpg
Yenovk kaj Gerhardo en la logxejo de Gerhardo

Vendrede sxoforis la teamano Erveno nian gaston al Nürnberg, en Nürnberg Thon akceptis lin Anny Hartwig kaj montris kune kun Nora Rehner multajn vidindajxojn en Nürnberg. Iam transprenis la gaston ankau aliaj membroj de la Esperanto-grupo Nürnberg, tio estis Pit Kreiner kaj Edgar Geis. Vespere sxoforis Detlevo nian gaston kaj min al Uttenreuth al Erika Becker, kiu invitis nin al vespermangxo.

Ankau sabate la 17.1.2003 denove atendis Anny Hartwig in Nürnberg-Thon kaj Erveno denove sxoforis la gaston tien. Sed iam deziris Yenovk memstare viziti la najbarurbon Fürth. Vespere li revenis rekte al la logxejo de Anny kiu li jam konis. Ankau mi venis vespere tien, Anny provizis cxiujn per vespermangxo, ni multe babilis pri diversaj aferoj. Ankau Nora Rehner kaj Pit Kreiner cxeestis. Poste mi kaj Yenovk veturis reen al Erlangen.

Dimancxe matene nia teamano Gerhardo kaj Yenovk vizitis komune diservon. Posttagmeze vizitis la teamanoj Gerhardo kaj  Manfredo komune kun nia gasto, la sanatorion en Herzogenaurach, cxar tie momente restadas nia samideano Frank Kasper el Nürnberg.

Lunde matene venis Manfredo kaj Gerhardo por preni la gaston al veturado en la "frankonia Svislando". Tie ili vizitis multajn vidindajxojn, tagmeze ili renkontis kun Evelin Geist en Forchheim . Evelin arangxis urbgvidadon kaj vespere Yenovk vizitis la Esperanto-kurson en Forchheim . Cxar li profesie estas lingvoinstruisto, li instruis la lernantojn kaj oni raportis al mi, ke li estas evidente bonega instruisto !!

Marde, la 19.1.2004 matene li promenis ankorau iom en la urbcentro de Erlangen kaj posttagmeze venis nia teamano Manfredo por sxofori lin al la flughaveno en Nürnberg. Mi jam adiauis lin lunde vespere antau ol ni iris dormi. Yenovk estis vere tre agrabla kaj afabla gasto. En mia gastojlibro li skribis i. a. jenan:

Kara Bernardo,
Dio benu kaj prosperigu vin. Sanu, plenvivu, vivoplenu, ridetu, ridu kaj ridegu
Koramike via
Yenovk Lazian

Dankon, dankon, dankon, kara Yenovk , vi estas cxiam bonvena cxe mi kaj cxe mia teamo.

Intertempe Yenovk skribis ecx artikolon pri la restado en Erlangen kaj Frankonio. Vi povas legi gxin cxi tie.

2. Clarimundo el "Bona Espero" en Brazilo prelegadis en Erlangen

Clarimundo
Clarimundo Jose Barbosa Neto vojagxis tra Germanio kaj prelegadis cxie pri la brazila projekto "Bona Espero"


Je la 23.3.2004 skribis Wolfgang Loose , la komisiito de la " Germana Esperanto Asocio" (GEA) por rondvojagxoj, al la iama prezidantino de la Esperanto-grupo Nürnberg, ( Nürnberg estas najbarurbo de Erlangen) jenan:

"Saluton,
mi estas Wolfgang Loose, komisiito por rondvojagxoj, kaj mi proponas al vi gaston (preleganton) el Bona Espero (estas laudinda projekto en Brazilo - la raportanto) , Clarimundo Jose Barbosa Neto ("Tota"), 27-jarulo por la 11a - 13a de majo. Se tio ne eblus, cxu eventuale en Erlangen aux Forchheim? Cxiukaze estas ankoraux "truo" inter Altenburg kaj München.
Salutas
Wolfgang Loose"


Post kiam Anny Hartwig - kiu intertempe jam mortis - interkonsiligxis kun la estraroj de la Esperanto-grupoj Erlangen kaj Forchheim oni interkonsentis, ke la brazila gasto, logxos cxe mi kaj prelegos en Erlangen, cxar Erlangen situas inter Forchheim kaj Erlangen.

Post kiam Clarimundo je la 11.5.2004  en Nürnberg alvenis, Anny Hartwig renkontis lin en la stacidomo. Poste sxi veturis kun li al sinjorino Kruse, kiu jam foje estis en " Bona Espero ". Posttagmeze mi veturis kun samideano Detlevo al la bushaltejo Nürnberg-Thon, kie ni renkontigxis kun Anny por transpreni Clarimundon. Poste ni veturis al Erlangen, kie ni festis kun mia teamo kaj kelkaj gesamideanoj, kun bavara biero kaj rostitaj kolbasoj, la alvenon de Clarimundo.

Clarimunde und Emanuelle
Sxajne nia samedianino Emmanuelle placxis al Clarimundo

Merkrede matene teamano Erveno veturis nian gaston al Nürnberg, kie li denove renkontis Anny Hartwig. Sxi montris al Clarimundo la malnovan kastelon kaj pliajn vidindajxojn en Nürnberg. La prelegado de Clarimundo okazis en Erlangen je la 12.5.2004 vespere. Ni arangxis la aferon kune kun la asocio "3.mondo-vendejo" en Erlangen. Anny Hartwig venis el Nürnberg kune kun Clarimundo rekte al la kunvenejo.

Clarimunde
Dum la prelegado en la apudcxambro de la restoracio. Dekstre la tradukisto Helmut Sebastian

Post la prelegado Clarimundo kaj mi kaj Detlevo ankorau iom promenis en la urbcentro de Erlangen. Jxaude tagmeze sxoforis teamano Manfredo nian gaston al la stacidomo Erlangen, kie li daurigis la vojagxon al Munkeno.

En mia gastojlibro skribis Clarimundo jenan:

Kara Bernardo
Vi estas vere batalanto por Esperanto. Tiel lau mi Esperanto pli rapide kreskos.
Mi tre sxatis vin kaj vian teamon, ili kaj vi vere estas agrablaj homoj.
En la nomo de "Bona Espero", mi kore dankas al vi por cxion !

Clarimundo
Bona Espero - Brazilo


3. Kelly Londono el Harare/Zimbabwe vizitas Germanion kaj nian teamon

Kelly
Kelly Londono, la prezidanto de la Esperanto-klubo Harare/Zimbabwe

Jam dum la lasta jaro mia amiko Kelly Londoni el Harare/Zimbabwe provis ricevi vizon de la germana ambasadoro en Harare. Bedaurinde oni rifuzas tion sen informo pri la kauzoj. En la jaro 2004 mi ankoraufoje provis kaj mi jam havigis la oficialan devigdeklaron el la urbodomo en Erlangen, kiu oni bezonas por postulo de vizo. Mi sendis gxin al Kelly al Harare je la 12.3.2004 per la limaka posxto kaj finfine gxi alvenis (nekredebla !!) je la 14.6.2004 !!!! Post kiam nun iris Kelly al advokato, ke li helpu atingi la vizon, la oficisto en la ambasadorejo sciigis surprize, ke nun ne plu estas problemo ricevi vizon. Li nur postulis de mi, ke mi faksu la asekurdokumenton, por pruvi ke mi asekurigis mian amikon Kelly kontrau malsano en la tempo de lia vizito en Nürnberg.

Nu intertempe cxion sukcesis kaj mia amiko Kelly nun povis vojagxi al Germanio. Li nun restadis en Germanio en la tempo de
 
31.7.2004 gxis 21.8.2004

Lau la deziro de Kelly, li pasigos la tempon en Germanio lau cxi tiu plano:

31.07.2004 - 08.08.2004    Partopreno cxe la internacia renkontigxo SOMERE 2004

dd
En cxi tiu domo en Kall-Krekel, 40 kilometrojn sudokcidente de Bonn, okazis SOMERE 2004

08.08.2004 - 11.08.2004    Restado en Munkeno, cxe Karl Breuninger . Munkeno estas gxemelurbo de Harare.

11.08.2004 - 16.08.2004
    Restado cxe mi en Erlangen, prizorgo tra la "Pasporta Servo Teamo" Erlangen.
Pri cxi tiu tempo mi volas pli precize raporti

11.8.2004: Kelkaj samideanoj renkontis en la stacidomo de Nürnberg Kelly-n kaj sinjoron Breuninger, kiu akompanis nian gaston gxis Nürnberg. Poste ni promenis komune en la urbcentro kaj poste ni iris en restoracio. Vespere okazis la bonvenigfeston en mia logxejo. Cxeestis ankau Mimi el Gherla/Rumanio , kiu en cxi tiu tempo estis gasto cxe la prezidantino de la Esperanto-grupo Forchheim , Evelin Geist .

Kelly, Gerhard und Erwin
Kelly kun siaj amikoj Erveno kaj Gerhardo

12.8.2004: Teamano Manfredo veturis la familion de Mimi al grandega nagxejo "Palm Beach" en Stein, teamano Gerhardo sekvis kun Kelly per la buso. Restado tie gxis posttagemezo.

13.8.2004: Kelly veturis per la buso al Nürnberg-Thon. Anny Hartwig , la prezidantino de la Esperanto-grupo Nürnberg renkontis kaj prenis lin tie kaj montris al Kelly la urbon Nürnberg. Subtenis sxin ankau aliaj Esperanto-geamikoj el Nürnberg.
Vespere sxi akompanis lin al la logxejo de Gerhardo, kie intertempe alvenis gastoj el Belgio (vidu la raporton malsupren). Vespermangxo kun nia teamo kaj la gastoj el Harare kaj Brügge.

14.8.2004: Post bongusta matenmangxo, mi akompanis Kelly-n al " Dritte-Welt-Laden " (Tria-mondo-vendejo). Tie li ricevis informojn pri cxi tiu projekto. Post kiam mi acxetis la nutrajxojn por la venonta semajno, mi iris je la 13a horo denove tien por preni Kelly-n. Ni veturis komune al Nürnberg kaj mi montris al li la terenon kie Hitler paroladis (Reichsparteitagsgelände).

15.8.2004: Teamano Erveno veturas Kelly-n al Nürnberg-Thon. Tie atendís jam Anny Hartwig, kaj veturis kun li en la "pentekosta komuno (Pfingstgemeinde) de Nürnberg. La kauzo por tio estas, cxar Kelly profesie estas pastoro cxe la "pentekosta komuno" en Harare. Anny pasigis la tutan tagon kun Kelly kaj invitis vespere al vespermangxo en sxia logxejo. Tien venis ankau aliaj Esperantistoj el Nürnberg kaj ni komune vespermangxis kaj babilis.

16.8.2004: Tre frumatene veturis teamano Manfredo nian gaston al la stacidomo de Erlangen. Gxis Kelly !!!

16.08.2004 - 18.08.2004    Restado cxe Roland Schnell, en Berlin. Berlin estas ankau gxemelurbo de Harare.

Kelly
Kelly en la logxejo de sinjoro Schnell en Berlin

18.08.2004 - 21.08.2004    Restado cxe la familio Lars Sözüer/Christine Brücker en Duisburg. Ili ankau estas pasportservanoj.
 
Sözüer
Familio Sözüer/Brücker en Duisburg

4. Bart Demeyere el Brügge/Bruselo tranoktis kun fileto Thomas


Bart thomas
Maldekstre nia gasto Jen Bart Demeyere, kaj dekstre la fileto Thomas

Skribis al mi Bart Demeyere el Brügge/Belgio, kiu ankau estas gastiganto en " Pasporta Servo " kaj informis min, ke li reveturos automobile (venonte el Hungario) hejmen al Brügge/Belgio. Akompanos lin fileto Thomas, kiu estas 5 jaragxa kaj jam flue parolas Esperanton. Bart kaj fileto Thomas nun sercxis tranokteblecon en la nokto de la 13.8.2004 gxis 14.8.2004. Cxar en cxi tiu nokto jam estis cxe mi, nia gasto Kelly el Harare, mi demandis teamanon Gerhardo. Revenante de vojagxo, li tuj decidis, ke li akceptos Bart kaj Thomas.

Nu, kiam mi vendrede je la 19a horo venis al Gerhardo, la belgaj gastoj jam estis cxe Gerhardo. Ili povis konatigxi ne nur nian teamon, sed ankau nian gaston Kelly. Evidente ili iom amikigxis. Post komuna bongusta vespermangxo, kiu denove bonege arangxis nia Gerhardo kaj post longa babilado, ni iam diris adiauon.

Ah, mi ne forgesu. Iam dum la vespero demandis iu al la fileto Tomaso. Tomaso cxu la limonado estas bongusta ? Tomaso parolis evidente kun la limonado: "Sinjoro limonado, cxu vi estas bongusta ?" Poste li donis la orelon al la limonado kaj publikigis "Gxi diris ke jes" !!!!! Ni tre ridis pri cxi tiu afero !!
 

5. Dana kaj Anton el Sternberk/Cxehxujo denovfoje vizitis nin


Dana kaj Antono  
Dana kaj Anton dum la trajnveturado al Erlangen

Dana kaj Anton jam ofte vizitis min kaj mian teamon. Ambau laboras kiel fervojistoj en la stacidomo Sternberk/Cxehxujo kaj dum la restado en Erlangen, ili cxiam faris diversajn ekskursojn en aliaj urboj de Frankonio. Jam en la februaro 2004 skribis al mi Dana retletron, ke sxi kaj edzo Antono denove volas viziti min en la tempo de 2.9.2004 - 8.9.2004. Mi tuj reskribis, ke mi rezervos la gastolito por ili.

Jxaude, la 2.9.2004 mi veturis al la stacidomo Nürnberg por renkonti ilin je la 18.10 a horo. Granda estis la gxojo, kiam ni rerenkontis nin kaj ekzistias multe da temoj por babili kaj rakonti. Ni veturis komune per la trajno al Erlangen. En Erlangen atendis teamano Manfredo kun la automobilo kaj sxoforis nin hejmen. En mia logxejo jam atendis teamano Erveno, li jam preparis la rostitajn kolbasojn kaj la saurkrauto. Poste venis ankorau aliaj gastoj, sinjoro Fendt, la fondinto de la Esperanto-grupo Erlangen, nia teamano Gerhardo, kaj sinjorino Nungässer. Ni mangxis, trinkis, sxercis kaj multe babilis.

Jen la ekskursoj kiuj faris dum la semajno Dana kaj Anton.

3.9.2004: Bamberg
4.9.2004: Würzburg
5.9.2004: Rothenburg ob der Tauber
6.9.2004 Regensburg
7.9.2004 Nürnberg

Je la 8 de septembro veturos Dana kaj Antono denove hejmen al Sternberk.


6. Johano el Nederlando tranoktis cxe mi survoje al Serbio

Johano
Johano Derks el IJsselmuiden/Nederlando volas tranokti cxe mi. Evidente simpatia homo, cxu ne ?

Hodiau, la 14.9.2004 mi ricevis retleteron de sinjoro Johano Derks el IJsselmuiden/Nederlando. Li skribs al mi jenan::
"....Mi, 64-jara esperantisto el Nederlando, planas vojaghi en tri tagoj
automobile de IJsselmuiden (vidu Kampen en la adresaro de PS) al Zajecar (en
Serbio, 12 km de la landlimo kun Bulgarujo). ....
Mi,
kunportas dormsakon kaj ne fumas. Chu vi konsentas doni al mi liton en la
nokto de la 20a al la 21a ? Mi estas sociema homo.

Tuj mi respondis, ke li povas dormi cxe mi.

Nu, Johano venis je la 16a horo posttagmeze - unu horo pli frue ol planita - al mi. Ni iomete interparolis kaj babilis pri diversaj aferoj, poste ni ambau iom dormis kaj ripozis. Mi povis konstati, ke mi ricevis evidente tre interesan kaj simpatian gaston !!!

Je la 19a horo venis teamano Erveno por prepari la vespermangxon, poste venis ankorau por kunfesti la alvenon de Johano, la samideano Pit Kreiner el Nürnberg kaj sia koramikino Sabine Hauge, ankau samideano Detlevo el Erlangen venis mallonge. Ni mangxis kaj trinkis kaj babilis kaj la vespero estis vere tre interesa.

Je la 21.9.2004 frumatene pluveturis post matenmangxo nia gasto Johano. En mia gastojlibro li skribis jenan:
Survoje al Sibirio mi ne provintus trovi pli gasteman domon ol tio de Bernardo.
Li estas ekzemplo kiel fari mondan familion. Mi esperas, ke lia gastiga teamo
ankorau funkcios multjare. Dankon al Erveno, Sabine, kaj Pit ankau
Johano Derks


7. Amiko Peter Bartos el Halle/Germanio vizitis min

 
Peter Bartos el Halle jam pli frue foje vizitis min kune kun koramikino kaj fileto
Jam kelkaj jaroj ni estas bonaj amikoj, Peter Bartos el Halle kaj mi. Antaunelonge li nun alvokis min telefone, ke li dejxore estos okupita proksime de Erlangen. Cxu li povas tranokti cxe mi vendrede la 1.10.2004 gxis 2.10.2004. Kompreneble mi decidis ke jes kaj gxojis pri lia vizito.

Post lia alveno cxirkau je la 20a horo, ni promenis en proksime situanta grekan restoracion por vespermangxis. Dum la tempo tie kaj ankau poste ni diskutis pri multaj temoj, poste montris Peter al mi la plej novajn produktojn kiuj  li nun vendas. Li havas firmaon pri sanecsistemoj.

Ankau li montris al mi fotojn el diversaj Esperanto-renkontigxoj. Nur malfrue ni disigis nin por dormi. Cxar mi sekvantan tagon devis labori, mi forlasis jam frue la logxejon kaj ne plu povis matenmangxi kun mia gasto. Gxis revido Peter kaj dankon pro via vizito.

8. Yoichi Kaneko el Japanujo survoje tra la mondo vizitis Erlangen


Yoichi Kaneko dum la tempo de lia vizito en Erlangen

Dum la oktobro 2004 mi ricevis retleteron de Yoichi Kaneko, li skribis al mi jenan:
 
"Saluton.
Mi trovis vian retadreson en Pasportaservo. Mi estas japana esperantisto (viro:33jar-agxa). Nun mi estas en la mezo de longa vojagxo kaj  restas je Leipzig. Mi dezirus viziti vin proksimume post 5 tagoj. Se placxas al vi, cxu vi bonvolus gastigi min por kelkaj tagoj?
"


Kompreneble mi tuj respondis, ke mi kaj mia teamo volonte akceptus lin. Sed mi skribis al li, ke mi deziras precize ekscii, kiam li alvenos en Erlangen (kaj per kiu trafikilo) kaj kiam li daurigos la mondvojagxon. Li respondis, ke li venos lunde, la 1.11.2004 je la 21a horo (do malfrue vespere) kaj ke li daurigos la vojagxon merkrede je la 3.11.2004.

Post mia demando kiu vojagxo li jam faris kaj intencas ankorau fari, li respondis jenan:

"Mi forlasis Japanion antau pli ol 3 jaroj. Unue mi flugis al Sri Lanka kaj Hindio. Poste mi ne uzas aviadilon. Mi vizitis Pakistanon, Iranon, Turkion. En la jaro 2002, augusto, mi atingis Grekion poste Albanio, Makedonio, Jugoslavio, Kroatio... k.t.p. "

Nu, lunde la 1.11.2004 veturis teamano Manfredo kaj mi al la stacidomo, vespere je la 21a horo. La trajno venis akurate kaj ni facile ekkonis nian gaston. La malgranda Japano havis grandan pakajxon sur la dorso kaj unue oni povus kredi, ke la pakajxo iras sole !!! Sed ni tuj ekkonis nian gaston, salutis kaj bonvenigis lin!


Yoichi Kaneko kun teamano Manfredo sur la stacidomo en Erlangen

Cxar Yo (mi ricevis la permeson tia nomi lin) lunde venis malfrue, ni ne festis la bonvenigon jam lunde (normale ni cxiam arangxas la feston je la tago de la alveno), sed marde. Marde dum la tago nia gasto vizitis la najbarurbon Nürnberg kaj mi petis lin urgxe, ke li revenos je la 19a horo, cxar vespere venos diversaj geamikoj, kiuj ankau volas konatigxi lin. Tamen Yo alvokis min, je la 19a horo, ke li ankorau estas en Nürnberg. La posxtelefono kiu mi pruntedonis lin, li ne ensxaltis, kaj pro tio mi ne povis atingi lin por memori. Do fakte li venis nur 1 horo pli poste kaj la gastoj miris, ke la cxefa gasto pro li oni arangxis la feston, mankis !!!! Kiam li venis li mangxis la mangxajxon kaj poste li ne babillis kun la aliaj, sed fermis la okulojn por dormi sur la segxo. Kelkaj pensis ke li estas laca, sed kiam la gastoj forlasis la domon (por ne gxeni la gaston) li estis denove fresxa kaj ankau ne iris en la lito por dormi !!!!! Lau mi tre malbona konduto, kiu mi gxis nun ankorau ne travivis de la gastoj kiuj mi riceivs per "Pasporta Servo" !!!! Pro tio mi ankau respondis cxagrenita, kiam li demandis min kielmaniere li atingos morgau matene la stacidomo "Nu simpla afero, per la buso" !!! Certe mi trovus unu teamano kiu sxoforus lin al la stacidomo, sed se li ne volas babili kaj interparoli kun aliaj, mi ankau ne volas helpi !!!

En mia gastojlibro li skribis jenan:

"Kvankam mi atingis Erlangen malfrue vespere, vi bonkore atendis min cxe la mallumigxinta stacidomo. Mi iom embarasigxis pro via ceremonia akcepto (granda flago, de verda stelo, multe da fotado, survideobendigo). Vi estas vere sperta gastiganto. Autobuso al Nürnberg, mapo, sxlosilo, mangxajxo, cxiuj estis bone arangxita.

Mi ne forgesas bongustajxon, kiu estis kuirita de sinjoro Erveno. Gxi estis la plej bongusta kolbaso en mia vivo. Mi esperas pli da sukceso en via Esperanto-movado.

Yoichi Kaneko"

Posta aldono: En la  februaro 2006 ricevis teamano Erveno tute surprizite leteron de Yoichi Kaneko plenplene kun malvalidaj telefonkartetoj el la tuta mondo, kiuj Yo kolektis dum la vojagxo tra la mondo. Dum la vizito en Erlangen tiam, Erveno informis Yo-n , ke li (Erveno) kolektas malvalidajn telefonkartetojn kaj li demandis, cxu li (Yo) ne posedas tiajn kartetojn. Yo tiam neniis, sed promesis kolekti. Mi neniam kredis ke li vere faros tion, cxar tion ofte gastoj promesas kaj poste forgesas. Sed Yo plenumis la promeson kaj tion placxis al mi !!!

CXION POR LA GASTOJ !!!


Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de
mailto:maurer.erlangen@t-online.de

Malantauen al la unua Esperanto-pagxo

Malantauen al la bonvenig-pagxo