Kio okazis en mia Esperanto-vivo ?
Kio tute komence okazis, vi povas legi en mia ĉapitro "Kiel mi venis al Esperanto" .
Kiel
vi povas legi en la ĉapitro
"Kiel mi venis
al Esperanto" mi
aĉetis iam la lernprogramo "
Esperanto programita " de Hermann
Behrmann el Paderborn (hodiau
Berlin). Li ankaŭ publikigis regule "cirkuleroj"-n, en kiu oni povis
legi multe da informoj pri la Esperanto-movado.
Hermann Behrmann, la verkisto de
"Esperanto-programita", en sia Esperanto-centro Paderborn
Tra ĉi tiuj "cirkuleroj" de Hermann Behrmann mi neniam perdiĝis la kontakton al la Esperanto-movado, ankaŭ post kiam mi preferis realigi aliajn interesojn. 1976 li prezentis aferon, kiu jam tiam tre plaxis al mi. Aperis (tiam ankorau tute maldika) broŝuro kaj ĝi nomigxis "Pasporta Servo". Pasporta Servo estas fakte adreslibro en kiu ĉiu kiu estas preta akcepti gastojn el Esperantujo, povas senpage publikigi adreson kaj telefonnumeron, kaj tiel plu. Entuziasme mi tuj aĉetis tian adreslibron kaj ĝis hodiaŭ mi posedas, do kolektis, ĉiujn eldonojn ! Hodiau mi scias, ke mi nur restis Esperantisto, dank al ĉi tiu adreslibro !!
Kiam mi printempe 1982 flugis al
Tokio/Japanujo kaj vizitis tie mian
amikon kaj antaŭan kolegon Wilfried Strecker, mi volis elprovi la
avantaĝojn de Esperanto.
Mi ankau volis elprovi miajn
(malmultajn)
konojn pri Esperanto. Oni ankau povus diri, ke mi volis praktiki
Esperanton.
Do, mi kontrolis unue la adreslibron "Pasporta Servo"
el la jaro 1982
Tie mi trovis jenan adreson de la "Esperanto-Domo" en Tokio:
"Esperanto-Domo
Sone-Building 502, 46-17
Yoyogi-3-työme, Sibuya-ku, Tokyo 151
Telefono: 03/379-4614"
Tien mi skribis kaj demandis, cxu iu Esperantisto en cxi tiu urbo havus tempon kaj emon prizorgi respektive ĉiĉeroni min, dum mia restado en ĉi tiu urbo. Mi ja ne ŝercis tranokteblecon, sed homajn kontaktojn. La respondo venis tre malfrue kaj ĝi estis bedaurinde negative. Oni konsilis al mi, ke mi vizitu la Esperanto-domon en Tokio. Do, poste kiam mi restadis en Tokio, mi vizitis kompreneble ĉi tiun "Esperanto-Domon". Ekzistis tempo por vizitantoj kaj mi venis akurate (mi ja estas germano) en ĉi tiu tempospaco tien, sed bedaŭrinde en la "Esperanto-Domo" (pli bona nomo estus verŝajne Esperanto-loĝejo) neniu estis hejme. Post kiam mi sidis mallonge sur la stubaro kaj volis skribi kelkajn frazojn, (mi ja volis almenau informi, ke mi volis viziti la "Esperanto-Domon") en ĉi tiu momento venis juna sinjoro. Mi demandis: "Ĉu vi parolas Esperanto ? "Li respondis: "Jes" kaj li invitis min eniri en la oficejo ("loĝejo"), li montris al mi la biblioteko, kaj ni babilis (mi ĉiam kun helpo de miaj vortlibroj !!) pri interesaj aferoj. Mi eksciis, ke li nomiĝas Tadao Yanati kaj vere mi konatiĝis tre agrablan, tre simpatian homon. Profesie li estis inĝeniero. Mi invitis lin ankau al mia adiauo-vespero kune kun la kolegoj de mia amiko Wilfried Strecker. Poste kiel mi denove estis hejme, mi havis ankorau (sed ne longe) korespondon kun li. Aŭtune 2000, mi denove eltrovis lin dank al la helpo de s-ino Krizantemo (Kikusima), kiun mi renkontis en la flughaveno de Tel Aviv, kiam ni atendis al niaj aviadiloj !! Mi rakontis al ŝi cxi tiu historio kaj ŝi promesis trovi la adreson de cxi tiu sinjoro. Kaj ŝi plenumis la promeson. Interesa afero, cxu ne ?
Sinjoro Fendt, la tiama prezidanto
de la Esperanto-Grupo
Erlangen, donis al mi je la 24.4.1984 kopion de letero el la ĝemelurbo
Rennes.
Alfons Fendt, la fondinto de la
Esperanto-grupo Erlangen
Sinjoro Christian
Bertin informis tie, ke en Rennes okazos ekspozicion kaj li ŝatus
ricevi leterojn kun
belaj poŝtmarkoj, precipe el la ĝemelaj urboj, do ankau el Erlangen.
Kompreneble mi volonte
helpis, kaj en la postsekvanta korespondado li invitis min al Rennes.
Do, somere
1985 mi veturis kune kun dorsosako al Rennes. Unu semajno nur
Esperanto, do mi certe multe lernis, tamen mi bezonis nepre miajn
vortarojn, Mi estis ankau 1985 cxiam ankorau "eterna komencanto".
Tamen, mi jam povis en eksterlando suficxe interkompreniĝi kaj pro
tio mi estis fiera !!! Dankon sinjoro Bertin, mi havas bona memoro al
vi. Precipe mi povas memori kiel vi
prononcis la "r" !!! (se vi eldiris: "kompr i" !!!)
Post 24 jaroj mi revidis sinjoron
Bertin en Rennes. El la tempo 1985 mi bedaurinde ne havas fotojn.
Je la 1.6.89 mi transloĝigis en 2-cxambra logejo kaj mi havis grandan felicxon. Hazarde venis dum cxi tiu tempo en mia laborejo nova kolego, kiu regas Esperanto perfekte. Estis Wolfram Menzel kaj ni ankorau hodiau estas bonaj amikoj.
Mia eks-kolego en la firmao Siemens, Wolfram Menzel
Pro Wolfram mi denove memoris pli forte pri Esperanto kaj subite mi havis bonegan ideon. Mi ofte ja jam uzis (ankau ene de Germanujo) "Pasporta Servo-n" kaj cxar mi antaunelonge transloĝiĝis, mi nun ja havis ankau la eblecon mem iĝi gastiganton cxe "Pasporta Servo" . Rapide mi aliĝis. En "Pasporta Servo", eldono 1991 - 1992 oni pro tio finfine povis trovi ankau mian adreson plej unuefoje. Mia plej unua gasto venis al mi je la 5.8.1991 el Belgujo kaj volis vojaĝi al Cxehxujo. Li baldau rimarkis, ke mia Esperanto-konoj estis tre malgrasa, kaj pro tio li proponis, ke li cxiuj frazoj unue diras en germana kaj poste en Esperanto !!! Li ja (felicxe) scipovis multe da lingvojn !
Poste mi ricevis ankorau pluaj gastoj, ankau mi ricevis petojn pri korespondando kaj mi devis respondi Esperante. Se gastoj venis, mi devis praktiki Esperanton. Tielmaniere mi lernis uzi Esperanton pli kaj pli.
Okazis nun duan gravan hazardon.
En la tempo en kiu mi
transloĝiĝis ofertis
helpon al mi sinjoro Erwin Patzelt (Erveno)
. Mi konis cxi tiun sinjoron suprajxe, cxar li loĝas (ankorau hodiau)
en la sama domo, en kiu mi antaue loĝis. Jes, ni
renkontis ofte en la ŝtuparejo kaj ni salutis nin. Sed kiam Erveno
helpis al mi la nova loĝejo aranĝi, mi rimarkis rapide kiel
multvalora
cxi tiu sinjoro estas por mi. Li estas metia vere tre granda talentulo.
Cxar li jam estis rentulo, li povis labori en mia loĝejo dum la tago
kaj vespere li venis al mi por raporti kion li cxion faris. Finfine ni
iĝis bonaj, ne ecx bonegaj amikoj, mi pensas ke li gxis al lia morto
estis mia
plej
bona
amiko.
Sed la hazardo volis, ke la hejma regiono de Erveno estas Silezio, kiu hodiau apartenas al Pollando kaj ke li pro tio havas grandan intereson pri Pollando kaj pri cxiuj homoj kiu vivas en cxi tiu lando. Ankau li scias ankau ankorau kelkajn polajn vortojn. Kaj okazis, ke skribis al mi je la 6.8.1991 Hanna Koziarek el Olsztyn en Pollando, ke ŝi volas vojaĝi kune kun sia amikino Iwona al Svislando kaj ŝi petis ke mi akceptu ilin por 2 noktoj. Do mi rakontis tion ankau al Erveno kaj li montris grandan intereson pri cxi tiuj estontaj gastoj. Kiam Hanna kaj Ivona restadis cxe mi en Erlangen li ankau tre engagis sin, li invitis la ambau junaj virinoj por vespermanĝo (kaj li bone povas kuiri), ankau min kaj nian komunan amikon Armin. Dum cxi tiu vespero la interparolado estis malfacila. Mi ne suficxe bone regis Esperanton kaj Hanna ne suficxe la germanan. Do Armin la amiko de Erveno kaj mi devis helpi, cxar li bone regas la anglan. La interparolado estis do miksado el la pola, germana, Esperanto kaj la angla !! Dum cxi tiu vespero Hanna invitis nin (3 amikoj el Erlangen: Erveno, Armin kaj mi) por reciproka vizito al Olsztyn . Ni cxiuj jxuris, ke ni en la venonta jaro venos al Olsztyn. Sed restis en la venonta jaro bedaurinde nur mi, la aliaj amikoj surprize rezignis. Sed mi vizitis vere en la jaro 1992 Hanna en Olsztyn.
Hanna kaj Iwona el Olsztyn estis tra grava por mia Esperanto-vivo
Tie en Olŝtino
mi konatiĝis dank al Hanna ankau Marian kaj sia
edzino Ella, kaj ni
iĝis bonaj geamikoj. Bedaurinde nia amikeco intertempe endormiĝis.
Bildo: La geedza paro Marian kaj Ella Zdankowski el Olsztyn/Pollando
Kompreneble la geamikoj el Olsztyn ankau nin en Erlangen denove volis viziti kaj tiel okazis, ke iam anoncis viziton Marian, Ella kaj Hanna en Erlangen. Nun mi havis problemon, cxar por 3 homoj estas mia loĝejo tro malgranda. Erveno kaj mi pripensis kaj pripensis, kielmaniere ni povis solvi la problemon. Sed subite mi havis bonan ideon. Mi konis suprajxe en la najbareco sinjoro Gerhard Klingenhöfer, li ankau laboris cxe la firmao Siemens , nun li estis rentulo kaj havas tre grandan loĝejon en kiu li sole loĝas. Mi demandis lin, cxu li akceptus juna kaj bela polino, kaj Gerhardo akceptis. Hodiau li cxiam forte substrekas, ke li ankau havus akceptinta, se la polino ne estus estinta tiel juna kaj bela. Jes, mi devas konfirmi, li ŝatas precipe Pollando kaj la gepolojn.
Kiam la gastoj estis en Erlangen, mi invitis cxiujn gastojn kaj cxiujn helpantojn al vespermanĝo en restoracio. Ni parolis parte Esperanto (la helpantoj ja ne regis nian lingvon) kaj Gerhardo , kiu ankorau neniam ion audis pri Esperanto cxiam atentema audis kaj audis. Subite li ekstaris kaj diris laute (en la germana): "Atentu atentu, mi nun jam audis suficxe longe Esperanto kaj mi devas diri, ke al mi cxi tiu lingvo tute ne placxas. ĝi sonoras tia malmola, oni diras Traduku Traduku". Oni ne povis konvinki lin, bone ek cxi tiu momento Gerhardo estis kontrau Esperanto. Li ecx cxiam elridis kaj elridis nin, se ni parolis !!!! (hodiau li ecx instruis Esperanton !!!)
Dum cxi tiu vizito de niaj geamikoj el Olsztyn, antaua kolego de Erveno (li nomiĝas Willi Jäger) invitis la gastojn en sia domo. Tie ni renkontis Manfred Hollfelder (nomita Manfredo) . Dum cxi tiu vespero la polaj geamikoj invitis cxiujn cxeestantojn: "Vizitu ankau nin en Olsztyn". Nu, Gerhardo kaj mi jam veturis en la jaro 1994 per la trajno al Olsztyn (mi devis kunveturi pro la tradukado), kvankam - kiel mi raportis supren - Gerhardo estis tiutempe forte kontrau Esperanton !!. Manfredo sekvis post unu jaro per sia automobilo.
Sed kiel okazis, ke Gerhardo evoluiĝis de Esperanto-kontrauulo al instruisto de Esperanto. Tion mi volonte rakontos. Gerhardo tre ŝatas Pollando kaj la homoj tie. Lau nia plano la vojaĝo al Olsztyn gvidis nin tra Berlin kaj pro tio ni sercxis tranoktebleco tie. Tra pero ni venis al sinjoro Adalberto Soczowka, estas polo kiu loĝas kune kun sia onklino en Berlin .
Adalberto la kverelema spirito el Pollando, povis konvinki mian
amikon Gerhardo pri Esperanto
Kompreneble mi skribis al Adalberto precize cxion pri mi kaj Gerhardo . Pri Berlin ni interkonsentis ke ni atendu cxe la metrostacio, ĝis Adalberto venos tien. Vere li venis, tuj li ekkonis la grandan kontrauulon Gerhardo kaj demandis per akra vocxo: "Sinjoro, kial vi ne lernas Esperanton" ??? La ambau sinjoroj diskutis sur la vojo, diskutis hejme dum la tuta posttagmezo, kaj mi jam vidis, ke mia amiko Gerhardo iĝis cxiam pli malgranda kaj cxiam pli malgranda. Finfine ambau interkonsentis ke Gerhardo partoprenos cxe renkontiĝo en Komancxa kiu Adalberto cxiujare aranĝas. De tie li venis iutage al mi (li devis cxiutage lerni Esperanton !!) kaj konfesis: "Jes, tie en Komancxa mi nun vere bone informis min pri Esperanto, kaj mi devas konfesi, Esperanto estas bona kaj belsona lingvo !!!!!! ŝajnas al mi ke la ĝustaj informoj estas grava, cxu ne ?
Intertempe li diligente lernis Esperanton, vizitis jam la mondkongresojn en Montpellier, Berlin, Zagreb, Vilnio kaj Bjalistoko kaj diversajn aliajn renkontiĝojn. Ecx li jam instruis kurson por komencantoj en Forchheim !!
Simile cxe Manfredo. Kun li ni (Gerhardo, Manfredo kaj mi ) veturis 1995 kaj 1996 al Olsztyn (Manfredo posedas automobilon Mercedes). Ankau ni vizitis aliajn lokojn kaj geamikojn en Pollando. Manfredo vidis, ke oni per Esperanto povas konatiĝi interesaj homoj kaj ankau lernis Esperanton.
Finfine ni iĝis bonan teamon
(Erveno,
Gerhardo, Manfredo kaj mi), kiu bone prizorgas niajn gastojn. Sed
helpe de Esperanto, ni ne nur iĝis bona teamo sed ankau bonegaj amikoj
(ne nur se venas gastoj !!). Bedaurinde intertempe la teamo disfalis,
sed ni restis bonaj amikoj.
Tiel venis, ke miaj Esperanto-konoj cxiam pli progresis kaj progresis. Kiel mi vizitis la duan fojon la geamikojn en Olsztyn, Marian demandis min: "Vi nun intertempe pli bone parolas Esperanton, kio vi faris ? Cxu vi lernis ?." Mi respondis: "Ne, mi nur praktikis ĝin !!! Mi vivis Esperanton !! Kompreneble ankau spronis min, se Marian diris al mi per severa mieno: Vidu en via vortaro !!! Certe ankau Marian tre subtenis min, kiam li siamtempe skribis multajn leterojn al mi, cxar li volis, ke mi ekzercu. Tiamaniere kontribuis "Pasporta Servo" ke mi hodiau estas entuziasma Esperantisto. Mi estas - ĝis hodiau - ne perfekte, sed miajn vortlibrojn mi nun nur ankorau malofte bezonas.
En la jaro 1993 okazis la Esperanto-mondkongreso en Valencia/Spanien. Mia amiko Wilfried Strecker, kiu mi jam vizitis en Tokio, nun laboris en cxi tiu hispana urbo. Li jam longe invitis min. Cxi tiu estis por mi bona ŝanĝo, viziti mian plej unuan mondkongreson. Do, mi flugis al Valencia, vizitis la kongreson kaj povis loĝi cxe lin kaj sia familio (intertempe li edziniĝis) de Wilfried Strecker. Mi restis post la kongreso ankorau 1 semajno en iu hotel, sed bedaurinde mi igis malsana kaj devis en malsanulejo. Dank al dio mi povis ĝustatempe reiri en la hotelo !!
En la jaro 1996
okazis la
Esperanto-mondkongreso en Prag , en la najbarlando Prag. Mi ankau
aliĝis kaj partoprenis. Nun jam komencis utiliĝi miaj bonaj rilatoj
al Esperantistoj kiuj mi intertempe jam konatiĝis per "Pasporta Servo",
. Cxehxa amiko kiu mi povis konatiĝi, cxar li
pere de
"Pasporta
Servo", iam vizitis min en Erlangen, peris
al mi malmultekosta cxambro en Prag.
La plej bela partoprenanto dum la Esperanto-mondkongreso en Prag. (Mi mem) !!!
Dum la jarŝanĝo mi partoprenis kune kun Marian kaj Ella al la Internacia Festivalo in Würzburg. Ankaŭ mia pola amiko Stanislav partoprenis kune kun sia filino. Marian aranĝis Esperanto-kviz-ludon kaj oni povis gajni kelkaj premioj, sed tamen bedaŭrinde ne multe da partoprenantoj venis.
De 16.5.97 - 19.5.97 okazis "Europa Esperanto-Kongreso" en Stuttgart. Inter alie oni diskutis ankaŭ kun parlamentanoj de la europa parlamento. Vespere mi konatiĝis 2 belaj kaj cxarmaj rusaj virinoj. Ili venis el la rusa urbo Samara al Stuttgart/Germanujo. Sed vidu mem:
Bildo: Jelena kaj Lilja el Samara/Rusujo, meze kompreneble mi
En la jaro 1998 mi partoprenis kune kun miaj amikoj Gerhard Klingenhöfer, Marian Zdankowski kaj sia nefo Adalberto en la Esperanto-mondkongreso en Montpellier/Francio .
Vi povas detale legi kaj rigardi raporton de mi en la cxapitro "Mia vojaĝo somere 1998 al la Esperanto-mondkongreso en Montpellier"
En la jaro 2000 mi vojaĝis kune kun mia sindikata amiko Wolfgang Riehn al Tel Aviv en Israelo. Mi povis partoprenis cxe la Esperanto-mondkongreso tie. Wolfgang bedaŭrinde ne regas Esperanton kaj ankaŭ ne havas intereson pri nia lingvo.
Reiru al la plej unua bonvenigpaĝo:
Reiru al la plej unua Esperanto-paĝo: