Bernhard Maurer, Bissinger Straße 6, D-91052 Erlangen, Telefon: 09131/13303, Telefax: 32606


Raporto pri mia vojagxo al Rio de Janeiro

Se vi regule kaj suficxe detale legis la aliajn pagxojn el mia hejmpagxo, vi certe jam ie vidis raporton kaj bildojn de mia amiko Saulo Salgado Wanderley el Rio de Janeiro, kiu vizitis dejxore 1998 la firmaon Siemens en mia urbo Erlangen. Kadre de cxi tiu vizito ni konatigxis kaj sxatis nin reciproke. Pro tio li ankau ankoraufoje viztis min en la somero 1999, post kiam li devis dejxore viziti la bavaran urbon Wunsiedel.


Saulo, kiam li vizitis min en la jaro 1999

Mi memoras bone, ke mi jam dum la plej unua tago en kiu ni konatigxis, konfesis al li ke mi jam havus grandan intereson viziti la urbon Rio de Janeiro, sed ke mi timus la sxtelistojn kaj banditojn en cxi tiu urbo. Saulo diris al mi tiam: "Vi ne devas timi pri tio, se vi vizitus min, mi montrus al vi la urbpartojn kiujn vi povas viziti kaj kiujn vi pli bone ne vizitu sole. Finfine li kore invitis min kaj cxiam denove ripetis cxi tiun inviton. Do, mi decidis viziti lin, en la tempo de 24.6.2001 - 14.7.2001.

Kiam mi alvenis en Rio de Janeiro, li atendis min kune kun sia filino Patricia kaj Esperanto-amikino Hosana. Post kiam ni venis en lian logxejon mi povis konatigxi kun lia familio.


La familio de Saulo:(de dekstre al maldekstre) Saulo,Barbara,Amanda (malsupren),Patrica,edzino Eliana, kaj Nikolas

Bedaurinde en la familio de Saulo, la infanoj ne regis Esperanton. La tre simpatia edzino Eliana regis, sed mankis la praktikado. Sxi estis cxiam tre okupita, tamen mi provis cxiam kun sxi konversacii. Post mia reveno hejmen, mi provis korespondi kun sxi retletere, sed sxi ne plu respondis. Mi tre bedauras tion !


Mastrumistino Angxela, kiam sxi preskau ridetus !!

En la familio laboras mastrumistino. Sxi nomigxas Angela kaj pri sxi mi ofte amuzigxis. Kompreneble ankau sxi ne regis Esperanton, sed mi tamen cxiam provis ellogi iun ajn Esperanto-vorton (ekzemple "Saluton",. "Bonan matenon" ktp.). Bedaurinde sensukcese !! Sxi cxiam nur kapoklinis kaj faris samtempe vizagxon kiel se sxi havus dolorojn !!! Mi tro volonte ekscius, kion sxi pensis pri mi. Versxajne sxi taksis min kiel frenezulo !!!! Dum la tago sxi parolis cxiam laute al si mem, ankau se sxi estis sola en la logxejo.


La domo en kiu Saulo logxas (tute supre)

Saulo logxas en granda domo en la 11a etago. Sed mi estis surprizita pri la malgrandeco de la logxejo. La familio ecx ne foje havis suficxe grandan cxambron, en kiu oni povus komune mangxi. Devis mangxi unu post la alia. Mi supozis, ke logxspaco estas multekosta en tia granda urbo. Mi ricevis propran cxambron kun granda lito en kiu mi bone povis dormi. De la balkono oni povis bone rigardi al la urbo. Ankau mi havis suficxe da loko por miaj ajxoj. Do, mi tre bonfartis tie, tamen estis por mi iom malagrable, cxar mi timis, ke normale cxi tiu cxambro estas la dormcxambro de Saulo kaj Eliana. Mi ne kuragxis demandi, kie ili dum la tempo de mia vizito dormis !!!


La enirejo de la domo en kiu Saulo logxas. 2 dompordoj kiuj oni devas trapasi

Multaj domoj en Rio havas gardiston kiu sidas en la teretagxo kaj se iu venas, oni devas sonorigi. Poste li (la gardisto) malfermas la pordon. La domo en kiu logxas Saulo, ne nur havis unu dompordon, sed ecx du. La gardisto malfermis unue la unuan kaj poste la duan dompordon !! Mi cxiam diris sxerce, Saulo vi logxas kiel en malliberulo !!! Vi nur povas forlasi la domon, se la gardisto tion permesas !!! Se mi venis, mi cxiam salutis la gardiston per svingi de mia cxapelo. Tio placxis al li kaj li ridetis.

Saulo bone klarigis al mi, kiel mi povas veturi per la buso en la urbcentro au Kopa Copana. Oni cxiam devas pagi 1 real (brazila mono) por unu veturo. Se oni sxangxas la buson oni devas denove pagi. Ankau ekzistas metroo, sed nur 2 linioj. Saulo donis al mi skribajxon en la portugala kaj en Esperanto, kie estis skribita la plej gravaj informoj. (ke mi estas lia gasto, en kiu strato mi devas kaj tiel plu). Unufoje (komence) mi ne plu trovis la buson kiun mi bezonis por veturi hejmen. Mi montris paperon kun la nombro de la buslinio (ekzemple 124) al juna virino kaj aldonis "Buso ???? Kie ?" Sxi komprenis tuj kaj ne nur montris al mi la direkton, sed ecx akompanis min gxis la bushaltejo kaj cxar mi montris al sxi antaue la skribajxon de Saulo, sxi sciis kie mi devas forlasi la buson kaj klarigis cxion al la buskonduktorino. Subite kiam la buso estis en cxi tiu haltejo, la konduktorino sciigis min per manoj, ke mi nun devas eliri !! Mi tre gxojis kaj miris, ke la homoj en Rio estis pli afablaj ol en Germanujo.


Mia gastiganto Saulo antau sia laborejo, la firmao FURNAS

Saulo laboras cxe la firmao Furnas en Rio de Janeiro, kiu generas kaj disdonas kurenton. Mi ricevis la permeson, viziti lin en sia laborejo kaj surprizigxis pri la afableco de liaj kolegoj. Cxiuj parolis kun mi, helpe de la traduko de Saulo. Unu regis la germanan lingvon, la alia lernas gxin. Vere tre agrablaj sinjoroj. Tre interesa ankau la kantino. Saulo ne devis pagi per mono por la tagmangxo, cxar tute ne ekzistas kaso. Li devis tredi sian firman legitimilon tra elektronika legitimililleganto kaj poste la firmao Furnas forprenas la sumon de lia salajro. Estas vere tre interesa metodo kiu sxparas monon !

 


Kunvenoj en la sidejo de la "Kultura Kooperativo de Esperantistoj" en Rio de Janeiro

En Rio de Janeiro ekzistas (strange, strange !!!) 2 Esperanto-asocioj. Unu nomigxas "Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) ". Gxi havas belan sidejon en la urbcentro (Av. 13 de Maio, 47 -sobreloja 208). Hazarde la KKE festis en la tempo de mia restado, datrevenon de sia fondo kaj mi povis cxeesti dum la festo. La alia nomigxas "Asocio Esperantista de Rio de Janeiro". La ankau tre bela kaj proksimume samgranda sidejo estas tre proksime. Nur unu strato apude !!!!!!! Se mi demandis kial oni ne faras unu asocion por sxpari monon kaj tempon, cxiuj nur ridis !!! Mi devis ankau konstati, ke mia espero renkonti en Rio pli da junaj Esperantistoj, ne plenumigxis. La Esperanto-movado ankau en Rio konsistas el tro multe da maljunuloj !!

Nu, pli ofte mi vizitis la sidejon de KKE , sed unufoje ankau la sidejon de la Esperanto-asocio. Tie okazis 7.7.2001 "Poezia vespero" kaj dum cxi tiu vespero ankau oni faris cxi tiun bildon.


La partoprenantoj de la "Poezia vespero" en la sidejo de la AERJ

La prezidento de la KKE , invitis min al intervjuo en Radio Rio de Janeiro. Ni komune veturis al cxi tiu radiostacio kaj gxoje povis konstati ke en la radiostacio kelkaj kunlaborantoj parolis Esperanton. Cxiusemajne oni elsendas dum unu horo Esperante. Oni demandis min, kiun impresojn mi havas. Mi respondis,ke mi refoje povis konstati, ke oni cxie kuiras per akvo !! Sed mi ankau laudis la afablecon kaj helpemon de la homoj en Rio.


Dekstre la prezidanto de KKE kaj maldekstre dungito en Radio Rio de Janeiro

Dum unu semajno laboris Saulo en la urbo Campos. Pro tio li demandis min, cxu mi volas resti unu semajno cxe amiko Ilmar en Campos. Oni ankau demandis min, cxu mi sxatas prelegi pri iu ajn temo en la universitato de Campos. Ni interkonsentis, ke mi prelegos pri la sistemo de la germana rentasekuro. Bedaurinde mi devis en Campos ekscii, ke cxi tiu prelego ne povas okazi.

Mi veturis per buso al Campos kaj tie mi renkontis mian gastiganton Ilmar. Ankau la viglan kaj tre simpatian prezidanton de la Esperanto-grupo en Campos, li nomigxas Vivaldo. Post la saluto ni veturis komune al la redaktejo de la loka gazeto "Monitor Campista" por prezenti min. En venonta tago aperis du artikoloj kun 2 fotoj de mi pri mia vizito !! Cxi tiu afero tre gxojigis min. Bedaurinde mi ne havas bildon de la simpatia kaj vigla prezidanto Vivaldo.


Du artikoloj pri mia vizito en Campos en la gazeto "Monitor Campista"

Cxar la prelego en Campos ne okazis kaj cxar mi en Rio dum la tago havus pli bonajn eblecojn veni en la urbcentro kaj promeni tie ktp, mi demandis Saulon, cxu mi povas denove reveturi al Rio. Ilmar helpis al mi acxeti la bileton, li prenis por tio unutagan forpermeson de sia laborejo. Ankau ni vizitis kune Esperanto-kurson en iu "Spiritisma Centro". Ilmar ankau bone klarigis al mi, la kauzon kial en Brazilo ekzistas tia multe da Esperantistoj. Cxar la religio "Spiritismo", tre rekomendas lerni Esperanton. Tamen, la Esperanto-movado mem, ne estas pli forta ol en kompareblaj europaj urboj, cxar multe en la spiritismaj centroj  nur lernas Esperanton kaj finfine ne uzas nian lingvon.


Ilmar kune kun sia edzino

Dum la tempo en kiu mi jam estis en Rio, mi ricevis retleteron de Dana el Sternberk/Cxechujo. Dana kaj sxia edzo Antono jam ofte vizitis min en Erlangen. Sxi skribis "...Oh kiel bonege, ke vi vojagxis al Rio. Tie mi havas korespondamikon, li nomigxas Ubirajara Thaden dos Santos. Bonvolu saluti lin de mi. Mi demandis mian gastiganton Saulo, cxu li konas lin. Bedaurinde ne. Sed li demandis aliajn Esperantistojn pri Ubirajara kaj finfine li telefonis kun Saulo kaj poste kun mi. Li invitis min, ke li montros al mi vidindajxojn en Rio. Ni interkonsentis la dimancxon matene kaj li veturis kune kun mi kaj lia edzino tra la urbo per sia automobilo kaj montris al mi vidindajxojn. Ankau li invitis min tagmangxi en sia klubo, kie oni povas praktiki sporton, sed ankau ripozi. Kun aliaj vortoj, kun li kaj sia edzino mi pasigis belegan neforgeseblan tagon.


Ubirajara Thaden Dos Santos kun edzino, vere agrablaj brazilanoj

Iam dum mia restado proponis Saulo (mia gastiganto) al mi, viziti viglan klubon en spiritisma centro de Rio de Janeiro. Ni veturis unu horo per la "rapidbuso" de la unu fino de Rio al la alia fino de Rio. Bedaurinde jam estis nokte kaj oni ne plu povis multe vidi pri la cxirkauajxo. Sed temis certe pri malricxaj kvartaloj de la urbo. Dum la kunveno mi devis prelegi pri mia Esperanto-vivo, poste oni demandis min pri diversaj temoj. Mi ankau menciis, ke mi renkontis en Rio surprize multe da agrablaj kaj afablaj homoj. Ankau tre helpema lau mia observo. La kunveno okazis en bona ecx bonega etoso, mi ricevis donacojn kaj la vespero restos por mi eterne memorinda !!


Jen la grupo en iu spiritisma centro de Rio de Janeiro. Ege interesa rondo !

Finfine mi reflugis al Nürnberg, sabate la 14.7.2001. Mi bone alvenis, sed bedaurinde ne mia kofro. Sed finfine mi rericevis gxin dum la sekvanta lundo. La flughaveno ecx transportis gxin gxis mia logxejo. En Nürnberg atendis miaj teamanoj Manfredo kaj Erveno, por preni min hejmen. Volonte mi hodiau rememoras pri mia restado en Rio de Janeiro kaj en Campos. Estis tre bela tempo por mi kaj mi nur povas danki al mia bonega gastiganto Saulo kaj al lia familio.
 

Bonvolu reagi, kritiki, korekti, ........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de


Reiru al la plej unua bonvenigpagxo de mi

Reiru al la plej unua Esperanto-pagxo en mia hejmpagxo