Kiel mi venis al Esperanto ?
Fine de la sesdekaj
jaroj mi loĝis en katolika junulara gastejo por
junaj laborantoj kiuj lernis profesion en la germana urbo Erlangen.
Iutage venis tien sinjoro Schmidt
(bedaurinde mi ne plu scias la antaunomon de li) kaj demandis,
cxu ĉi tie iu junulo ekzistas, kiu havas interereson pri la internacia
lingvo. Nu, mi antaue jam foje provis lerni la anglan lingvon, sed
devis rezigni,
pro multaj malfacilaĵoj. La plej
granda malfacilaĵo estis por mi ĉe la angla lingvo prononci
difinitajn literojn.
Ankau estis por mi tre malfacile, ke mi prononcu literojn ne kiel oni
skribas.
Pri Esperanto mi jam audis, ke gxi estas facila lingvo, kaj ke oni
parolas
kiel
oni skribas. Ankau mi jam legis en la gazeto de mia hejma urbo
Nürnberg, ke okazis tie Esperanto-kunvenojn kaj kongresojn en
Nürnberg (kiu organizis la aktivulo sinjoro Pickel) kaj pro
tio mi decidis ke mi volas lerni Esperanton.
Bildo: Sinjoro Schmidt
(tute maldekstre) dum
kongreso de la "Germana Esperanto-Asocio" en Braunschweig kune kun
nekonata japanino kaj sinjoro Menetrier
Pentekoste 1972 mi
vizitis kune kun mia plej unua instruisto,
sinjoro
Schmidt, la urbon Braunschweig kaj partoprenis ĉe la landa kongreso
por Germanio. Tio estis mia plej unua Esperanto-kongreso kaj ĝi ĉeestis
ĉe la 50a Esperanto-kongreso en Germanio..
Kio poste okazis, vi devas legi en la ĉapitro "Kio okazis en mia Esperanto-vivo ?"