TRA KELKAJ URBOJ DE NORDA FRANKONIO


Mi ne plu ŝatas vojaĝi. Flugkompanioj postulas de ni pli kaj pli da… nepostulemo. Pariza flughaveno ne volis  ke mi forflugu, sed senĉese rondiru tra ĝiaj intestoj serĉante la trovendan elirpordegon. Nurnberga aviadilejo mienis pliege gaje. Eĉ la suno kaŝrigardis tra nuboj.


Mi tuj sentis min iu gravulo, ĉar miaj gastigontoj venis bonvenigi min triope: Manfred kun edzino kaj Bernhard. La antaŭo de la bela veturilego preskaŭ ĝisis la horizonton. Ni eksagis tra maldensaj grizaj arbaretoj al Erlangen, kie mi estis gastonta ĉe Bernhard Maurer.


Laŭlonge la ŝoseo, kelkajn metrojn flanken, pasis biciklovojo. La horo fruvesperis, do iuj jam bicikladis hejmen. Ravinda libero! Mia biciklo dormas en la kelo, ĉar miaj ĉiutagaj veturbezonoj forte ligas min al la metroo, kaj krom tio, bicikli en Parizego estas tro streĉe.


Erlangen estas urbo fiere memstara. Samgranda urbo en Francujo ĉiom dependus de la urbego kiel Nurnbergo kaj estus nur dormejo. La koro de Erlangen estas firmao Siemens. Ĉiu urbano ĉu laboras en ĝi, ĉu priservas tiujn, kiuj laboras.


Bernhard Maurer ne estas escepto. Li tutan vivon laboris en Siemens, kaj nun estras subentrepreneton ene de la ĉefentrepreno. La tagordo de Bernhard, kiom ajn libera, estas sufiĉe streĉa. Eĉ malfruvespere, kiam litoj jam vokas siajn mastrojn, li sidadis ĉe la skribotablo kaj finkalkulis ion, enkovertigis leterojn, skribis kelkliniaĵojn. Tiom laborema kaj laborkapabla, Bernhard tamen estas vivoplena gajulo. Liaj respondoj estas ĉiam rapidaj kaj spritaj. Lia rido tondras dum amikaj kunvenoj.


La amikaj kunvenoj ja oftas. En Erlangen iel aŭ tiel ĉiuj laboras ĉu kune, ĉu apude. Oni najbaras, la najbareco transkreskas en amikecon, kaj la gorĝo iom seka pro ridbabilado ĉiam volonte bonvenigas kruĉon da biero. Antaŭ mia alveno Bernhard konsilis al mi paŭsi mian dieton favore al la loka biero, kiun en Sudgermanujo oni tragorĝigas riverkvante. Mi sekvis lian konsilon, kaj eĉ ĉampionis tiudomene.


La tagordo por la semajno estis delonge preta. Ĝin firme krajonis Gerhard, la ĉeforganizanto de la gastiganta kvaropo en Erlangen. Lian precizemon Bernhard jam priserĉas en sia retpaĝaro, do mi plene atestas ĝin.


Erwin, kiu ĉiam kuiras por la bonvenigfesto, estas homo mirinde purkora, sed ĉiam malkontenta. Ĉiu frazo el lia buŝo sonas plende. Liaj amikoj estas "kapitalistoj", li mem estante neniam profitita kaj neprofitema laboristo.


Nurnbergo bonvenigis min per pluvaĉo kaj ventego. Triopo da Nurnberganoj irigis min tra la malnova urbo, ĝiaj pontetoj kaj preĝejoj. La bomboj ne kompatis la urbon dum la dua mondmilito, kaj grava ono de la domaro ruiniĝis. Multaj novaj konstruaĵoj tute ne beligas la intermuregan urbokoron. Tamen la konservita parto plene satigas la okulon per belaĵoj.


Nurnbergo estas konstruita el rozkolora ŝaŭmŝtono. Tiu ŝtono abundas en Armenujo. Foje eĉ misŝajnis al mi, ke mi troviĝas en mia praava lando.


Oni elkore bonvenigis kaj prizorgis min ĉu en Erlangen, ĉu en Nurnbergo, tamen mi atendis alian rendevuon: tiun kun mia tre ŝatata desegnisto kaj pentristo Albrecht Dürer. Mi intencis pasigi duontagon gaste en lia hejmo-muzeo, tamen kun bedaŭro trovis malmulte da liaj verkoj. Anstataŭe  plene ĝueblas la hejmetoso: vestita laŭ la portretoj klarigistino rolis kiel la edzino de la pentristo prirakontante "sian" vivon kun Dürer. En la muzeo, en la desegnejo kaj presejeto laboras artistoj, kies duererstilaj desegnaĵoj aĉeteblas surloke.


Urbo Fürth preskaŭ kunkreskis kun Nurnbergo. Antaŭe tie loĝis multe da judoj. El tiu urbo devenas Henri Kissinger, iama fremdministro usona. Fürth rozkoloras same kiel Nurnbergo. Mi dirus ke arkitekture ĝi pli harmonias ol ĉi lasta, ĉar dummilitaj bomboj preskaŭ ne surfalis ĝin. La ĉirkaŭaĵo de la urbestrejo kaj urbkonsilejo estas virge antikvaj. Ĉirkaŭiru ilin glitigante la rigardon sur domfasadoj: ilia ŝaŭmŝtono estas kovrita per belegaj ĉizitaĵoj. Se ne malvarmaj pluvo kaj ventego, mi vizitus ankaŭ la judan tombejon.


Ĉiu gapvaganto elektas siagustajn vizitaĵojn. Foje min logas tute ne vidindaj loĝkvartaloj. Mi trapaŝis kelkajn da ili en ambaŭ urboj. Eĉ se ne samgrade belaspektaj, ĉiuj estis dece puraj, almenaŭ kompare kun la samrangaĵoj en Francujo, kie oni pene evitas enpaŝi ĉiean hundofekon, kaj kie la piedirvojon pritapiŝas paperaĉoj.


En kelkaj kvartaloj multas enmigrintoj: plejparte turkoj, sed ankaŭ serboj, kroatoj, albanoj, italoj kaj ekssovetianoj. Certaj stratanguloj ŝajnas esti tute Turklandecaj: kafejoj, kunvenejoj, vendejoj ellasas orientecajn manĝodorojn kaj muzikon. Tamen ĉie regas germanindaj deco kaj ordo.  


Bamberg distancas 35 kilometrojn de Nurnbergo. Nepre vizitu ghin ne nur pro vidindaĵoj, sed pri iom nekutima gajeco reganta en la stratoj: estas ja universitata urbo.


En Forchheim nin salutis neĝo. Ĝi belege priŝutis pintajn tegmentojn kaj eĉ promesis resti surtere ĝis la morgaŭa tago. En la urbo oni montris al mi akvomuelejon kaj du bierfarejojn. Unu estis apud la alia, do mi demandis, ĉu ili ne konkurencas. Sed klariĝis ke iliaj bieroj estas malsamgustaj, do ĉiu havas sian preferantaron.  


Se vi veturas tra germanaj urboj senveturile, jen utila konsilo: aĉetu tagbileton, t.e. bileton validan dum tuta tago por ĉiuj transportiloj. La tagbileto aĉetita sabate validas ankaŭ dimanĉe! Ekzistas ankaŭ kelktagaj biletoj, sciiĝu pri la kondiĉoj. Se vi vojaĝas kelkope, eblas aĉeti kelkopan bileton, tio kostos malmulte ol po unu bileto por ĉiu.  Ne hezitu kunpreni aŭ eĉ surloke pruntepreni biciklon. Fervojvagonoj kaj ofte eĉ subtertrajnoj proponos lokon por via fera ĉevaleto.


Yenovk Lazian

(Francujo)