Bernhard Maurer,
Bissinger Straße 5, D-91052 Erlangen, Telefon: 09131/13303,
Telefax: 32606
Raporto pri mia
vizito en Lisbono kaj partopreno ĉe la Esperanto-mondkongreso 2018
La foto montras
min en la aviadilo
survoje al Lisbono
En la jaro kiam okazis la
Esperanto-mondkongreso en Lisbono, mi estis 74 jaraĝa. Mia sano estis
ankoraŭ sufiĉe bone kaj mi tre ŝatis ankoraŭfoje partopreni ĉe
Esperanto-mondkongreso. Mi devis konsideri, ke mi en kelkaj jaroj eble
ne plu estas tia sana kiel nun, ĉar se oni maljunigas oni normale ne
iĝas pli sana, ĉu ne ? Antaŭe mi partoprenis ĉe la mondkongresoj en
Valencia/Hispanio, Prag/Ĉeĥio, Montpellier/Francio, Tel Aviv/Israelo,
Vilnius/Litovio kaj Bjalistoko/Pollando. Mi pripensis longe, ĉu mi
partoprenu aŭ ne. Finfine mi decidis, se mi trovos taŭgan hotelon en
Lisbono, mi partoprenos. Do mi komencis serĉi !! Kiu hotelo mi
bezonas
?
- En la hotelo devas minimume
je la tago de mia alveno esti iu dungito, kiu regas la germanan lingvon.
- En la hotelo devas esti lifto
- Estus bonege, se en la hotelĉambro
estus fridujo, sed minimume estus preta depoti miajn medikamentojn
(injektilojn) kiuj mi ĉiam bezonas antaŭ ol mi dormas nokte.
- La hotelo devas esti preta
malvarmigelementoj doni en frostigŝranko kaj vespere mi prenus ilin.
Matene mi redonus ĉion en la frostigŝranko
Finfine mi skribis al diversaj bonaj
hotelo en Lisbono kaj de la Hotelo "Marquês de Pombal" mi ricevis positivan respondon !!
Laboras tie 3 dungitoj kiuj regas la germanan lingvon, en la ĉambro
estas fridujo kaj oni estas preta ĉion fari pri la malvarmigelementoj. Kompreneble la bonega hotelo ankaŭ havis
lifton. Sed la hotelo skribis al mi, ke oni ne povas garantii, ke en la
tempopunkto kiam mi alvenos, deĵoras unu de la dungito, kiu regas la
germanan lingvon. Oni proponis al mi, ke oni povus mendi tradukiston.
Li kostus 50 euroj se li venos al la hotelo kaj 70 euroj, se li venus
rekte al la flughaveno kaj kunprenus min per sia aŭtomobilo al la
hotelo. Mi taksis, ke mi mem povas veturi per la metro al la hotelo kaj
mendis la tradukiston rekte al la hotelo. Krom tio mi rezervigis la
ĉambron.
Poste mi klopodis ĉu mi eble iun el Lisbono trovos , kiu estus preta al
mi helpi. Mi volonte dunus la 50 eŭroj al samideano ol al la
tradukisto. Do unue mi skribis retleteron al la delegito de la UEA en
Lisbono. De tie mi ne foje ricevis respondon !!! Laŭ mi preskaŭ normale
ĉe delegitoj de la UEA, ĉu ne ?? Poste mi serĉis en "Facebook", mi ne
havis
sukceson. Do mi rezignis pri tio kaj estis gaja, ke ekzistas la
tradukisto.
1 tago antaŭ mia vojaĝo mi ricevis telefonan vokon de la hotelo en
Lisbono. La dungito de la hotelo informis min (en la germana lingvo),
ke la de mi mendita tradukisto ofertas, veni rekte al la flughaveno por
renkonti min tie kaj veturos poste kun mi kaj mia pakaĵo per
sia aŭtomobilo al mia hotelo. Por ĉi tiu servo li postulas de mi ne pli
da mono, do ankaŭ nur 50 euroj. Mi konsentis.
Do, ĵaude, la 26.7.2018 mi veturis tre frumatene per la buso al
la ĉefstacidomo en Nürnberg kaj
poste per la trajno al Frankfurt/Main.
Iu alia veturgasto en la trajno helpis al mi levi la kofron en la
trajno kaj sidigis ankaŭ en mia proksimo. Do, ni iom konatiĝis unu la
alian kaj dum la tuta veturado ni multe interbabilis pri interesaj
temoj. Mi tre ŝatas konatiĝi aliajn homojn!! En la ĉefstacidomo de Frankfurt/Main
mi alvenis akurate je la 9a horo kaj 36 minutoj. De tie mi povis kuri
al la hotelo "Concorde",
kie mi mendis ĉambron. La hotelo situas tre proksime al la ĉefstacidomo
kaj sur la alia strataflanko situas vendejo kun nutraĵoj kaj trinkaĵoj.
Mi tre ŝatas la hotelon kaj se mi estas en Frankfurt/Main mi ĉiam tie
mendas ĉambron.
La hotelo "Concorde"
en Frankfurt/Main kie mi tranoktis. Plaĉas al mi tie ankaŭ la
Europa-flagojn antaŭ la domo
Mi ja relative jam tre frumatene alvenis en la hotelo kaj, pro tio mi
unue demandis, ĉu mi jam povas en la mendita ĉambro. La dungito tre
afable respondis ke jes. Do, bonege !! Kiam mi kelkajn aĵojn el la
kofro prenis kaj la medizino donis en la fridujo, la frostigaj
elementoj en la frostiga ŝranko de la hotelo, mi havigis unue en la
vendeoj sur la alia strato trinkaĵon. Poste mi veturis per
publikaj trafikiloj al la flughaveno por eltrovi (sen pakaĵoj) kien mi
morgaŭ devas. Tre bone ke mi faris tion tia, ĉar poste mi vendrede
(27.7.2018) pli facile mi trovis kun mia pakaĵo kien mi devis.
Poste mi tagmanĝis ĉe iu turka restoracio kaj promenis ankoraŭ iom en
la urba centro de Frankfurt/Main.
Posttagmeze mi iom laboris ĉe mia transportebla komputilo, respondis
retleterojn kaj ripozis.
Vendrede 27.7.2018 mi tre frumatene ellitiĝis kaj matenmanĝis en la
hotelo. Mi bone atingis per publiaj trafikiloj la flughavenon kaj ankaŭ
la standon de la Lufthansa tie. Mi mendis ĉi foje la duan klason
(entute ekzistas 3 klasoj). kaj mi estis tre kontenta pri tio. Se mi
ankoraŭfoje flugus, mi denove decidas tia. La dungitino de la
flughaveno kiu akceptis min kaj mian pezan kofron estis tre afable. Ŝi
tute ne plendis ĉar la kofro estas tro peza. Ankaŭ la persona kontrolo
de mia persono kaj de mia mana pakaĵo pli poste kuris tre rapide kaj
senprobleme. Mi estis feliĉa kaj iris al la loko kie oni devas atendi
la flugon. Mi havis ankoraŭ multe da tempo, pro tio mi sidiĝis ankoraŭ
iom al loko, kie oni povis labori per la transportebla komputilo, WLAN
tie oni ofertis senpage.
Antaŭ ol mia aviadilo venis, mi ankoraŭ
iom laboris ĉe mia transportebla komputilo aŭ skribis ion ajn en
Facebook.
La laŭtparolilo vokas ke la aviadilo estas preta, mi iris en la vico de
la fluggastoj kiuj volas en la aviadilo. Oh kia agrabla, ke la vico nur
estas mallonge, kontraŭe al la (normala) 3. klaso. Rapde mi estas ĉe
mia bela sido (vidu la foton supren). Antaŭ ol mi sidas 2 junaj belaj
virinoj, ili multe babilas kaj ridas. Mi kunĝojas, kvankam mi ne scias
kial ili ridas. La flugo ne daŭras longe, baldaŭ mi estas en Lisbono.
Ĉiuj forlasas la aviadilon.
Unue oni devas atendi ĉe iu Muntoĉeno la kofron. Se kie estas la
muntoĉeno. Mi havis unue malfacilaĵon trovi la lokon kaj poste ankaŭ la
ĝustan anonctabulon kie staras mia flugo. Subite mi ne plu trovis
ŝildon kien oni devas kaj mi havis la impreson mi jam estas en la
publika parto. Mi serĉis iun kiu regas la germanan, sed mi ne trovis.
Mi parolis per manoj kaj piedoj kun iu afabla portugalo, kiu evidente
ankaŭ flugis en la sama aviadilo kiel mi. Li kunprenis min kaj komune
ni trovis la bendon.
La
muntoĉeno kie finfine alvenis mia kofro
Do, mi
nur ankoraŭ bezonas la elirejon kaj mi ĉiam sekvis la ŝildon "Exit". La
flughaveno tute ne estas agrabla flughaveno, sed trovi la ŝildon "Exit"
estas simpla. Estas verŝajne la ununura afero, kun kiu mi en Lisbono
estis kontenta !!!
Mi vere trovis la elirejon kaj tuj en la unua vico staris mia
tradukisto kun la ŝildo "Herr Maurer", do "sinjoro Maurer !!
La tradukisto Fernando en la
flughaveno Lisbono
La tradukisto Fernando
kune kun la - evidente feliĉa - Bernardo, respektive sinjoro Maurer
Post kiam ni faris fotojn (vidu
supren), ni iomete konatiĝis. Li demandis, kial mi vojaĝis al Lisbono
kaj mi klarigis ke en Lisbono okazos la Esperanto-mondkongreso. Li
demandis kio estas Esperanto. Mi klarigis al li. Li redemandis: Sed pri
kio interparolas la partoprenontoj ? Mi respondis: Pri ĉiuj temoj. Pri
hobioj, pri politiko, pri rememoroj, kaj tiel plu. Li ne komprenis tion
kaj mi rezignis klarigi kial Esperanto estas tia interesa !!!!
Ni veturis per sia automobilo al mia hotelo. Li klarigis ke mi ne devas
pagi lin rekte, sed li ricevos la salajron de la hotelo kaj mi devas
pagi al la hotelo. Mi komprenis. Ni alvenis en la hotelo. Mi konstatis,
ke 1 dungistino de la hotelo regas perfekte la germanan lingvon. Pri
tio mi surpriziĝis, kial oni "vendis" al mi tradukiston, se en la
hotelo dungistino regas perfekte la germanan lingvon !!! Kiam mi
elparolis mian surprizon pri
tio, ŝi respondis, ke ŝi ek morgaŭ havos feriojn, kaj ne plu laboras en
la akceptejo de la hotelo !!! Mi ne respondis, ke mi morgaŭ ja ne plu
bezonus tradukiston, ĉar mi ja ek morgaŭ havos tradukeblecon per la
reto, sed mi preferis silenti
!!!!
Mi petis nun Fernando ke li ankorau akompani min ĝis al la ĉambro, por
kontroli ĉu la reto funkcias. Li akompanis min. Plej unue mi prenis
mian transporteblan komputilon (Laptop) kaj volis enŝalti ĝin. Ĝi
ne reagis. Mi provis ankoraufoje. Neniu reago. Post kiam mi ankoraŭ
priparolis kelkajn aliajn aferojon kun la helpanto de la hotelo kaj kun
Fernando, mi adiaŭis ilin kaj ĉiam esperis, ke mi poste jam sukcesos
enŝalti la transporteblan komputilo. Sed mi ankau poste (en trankvilo)
mi ne havis sukceson. MI iris kun la transportebla komputilo al la
receptejo kaj demandis ĉu en la hotelo iu fakulo laboras, kiu povus
helpi. Jes ekzistas. La sinjoro venis kaj inspektis mian transporteblan
komputilon kaj diris ke li ne povas helpi. La dungistino de la
receptejo vokis telefone kun firmao kiu riparas komputilojn. Oni diris
ke oni revokos, la revoko ne okazis. Do dank al dio mi ja havis
poŝtelefonon de Apple (Iphone) kaj tie mi ankau povis iri en la reto
kaj ankau traduki tekstojn.
Unu tago poste mi veturis per taksio al la firmao kiu riparas
komputilojn. Mi kunprenis la telefonnumeron de Fernando kaj esperis ke
la dungisto de la firmao sekvos mia en la germana dirota peto, voki la
numeron. Post kiam mi trovis la vendejon, mi provis kompreniĝi en la
germana kaj donis la telefonnumeron de Fernando akompanante per signo
por telefoni. Jes la vendistino komprenis min kaj telefonis kun
Fernando !! Fernando klarigis al ŝi la problemon !! La dungistino en la
firmao inspektis la transporteblan komputilon (Laptop) kaj diris, ke ĝi
estas tia antikva, oni devus forsendi ĝin kaj oni ne povis garantii, ĉu
ĝi revenus ĝustatempe antaŭ mia hejmvojaĝo !! Do, mi devis rezigni uzi
ĝin !!! Dank al dio mi ja havis Apple poŝtelefonon (Iphono) !!!
Mi daurigos la raporton !!
Bonvolu reagi, kritiki, korekti,
........
Bernhard Maurer, Germanujo
maurer.erlangen@t-online.de
Reiru al la plej
unua bonvenigpagxo de mi
Reiru al la plej
unua Esperanto-pagxo en mia hejmpagxo